Brita oficejo pri naciaj statistikoj
La brita oficejo pri naciaj statistikoj (mallongigita ONS, angle UK office for national statistics, kimre swyddfa ystadegau gwladol y DU) estas brita organizaĵo kiu respondecas pri la kreado kaj publikigado de statistikoj en la kampoj de ekonomio, loĝantaro kaj socio je diversaj naciaj kaj lokaj niveloj. Pro historiaj kialoj, la ĝenerala registro-oficejo estas parto de ĝi, do ĝi ankaŭ respondecas pri kolektado de datumoj pri naskiĝo, morteco kaj geedza stato en Anglio kaj Kimrio.
Brita oficejo pri naciaj statistikoj | ||
---|---|---|
UK office for national statistics · swyddfa ystadegau gwladol y DU | ||
ŝtata statistika instituto ne-ministeria registara buroo de Britio | ||
Komenco | 1-a de aprilo 1996 vd | |
Antaŭe | centra statistika oficejo (CSO), oficejo de loĝantaroj kaj enketoj (OPCS) kaj la statistikaj fakoj de la departemento pri laboro | |
Geografia situo | 51° 34′ 0″ N, 3° 1′ 42″ U (mapo)51.566666666667-3.0283333333333Koordinatoj: 51° 34′ 0″ N, 3° 1′ 42″ U (mapo) | |
Lando(j) | Britio | |
Sidejo | Newport | |
Adreso | Government Buildings, Cardiff Road, Newport NP10 8XG | |
Poŝtkodo | NP10 8XG | |
| ||
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La ONS estis fondita la 1-an de aprilo 1996 post la fuzio de la centra statistika oficejo (CSO), la oficejo de loĝantaroj kaj enketoj (OPCS) kaj la statistikaj fakoj de la departemento pri laboro.
La ĉefsidejo de ONS ĝis 2006 estis en urba areo Pimlico en la urbodistrikto City of Westminster de Londono, kaj ĝi havis delegaciojn en la urboj Newport, Titchfield en Hampshire kaj Southport. En 2006 la centra sidejo estis movita al Newport. La Brita oficejo pri naciaj statistikoj estas asociita al la eŭropa organizaĵo Eurostat kaj kunlaboras kun ĝi ankaŭ post la Briteliro de 2020.