Oficina rosmareno
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rosmarinus officinalis L. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Sekura
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

La fruktoj kaj semoj de oficina rosmareno (Rosmarinus officinalis) - Muzeo de Tuluzo
La oficina rosmareno (Rosmarinus officinalis) estas rosmareno el la familio de lamiacoj, tufarbusto kun vintrodaŭraj, ledecaj, liniformaj folioj kaj kun akselaj, mallongaj grapoloj el hele violetbluaj (malofte blankaj) floroj kun dulipa korolo.[1]
En la kuirarto uzatas la folioj de tiu ĉi palearktisa planto. Rosmareno fajnigas ĉefe saŭcojn, supojn, fiŝaĵojn, ŝafaĵojn kaj porkaĵojn. Ĝi estas tre forta spico kaj estu pro tio atente dozata. La planto estas ankaŭ uzata en la kuirejo kaj kiel oleo en aromaterapio.