Ogivo en la lingvaĵo de arkitekturo estas a) en kruconervura volbo "subtena, nervure elstara arko, diagonale streĉita sub volbo, por ĝin fortikigi,"[1] kaj b) ĝenerale pintarko[1] respektive pli klare difinite "akuta angulo formata de du renkontiĝantaj samaj kurblinioj".[2] La vorto devenas el la franca lingvo (ogive), origine de la latina verbo augere, „fortikigi“. Ankaŭ aliaj aĵoj formitaj en formo de tia pintarko karakteriziĝas per la adjektivo "ogiva", do "simila al la formo de ogivo", ekzemple la pintoj de multaj modernaj rakedoj. En pasintaj epokoj la termino architecture ogivale (do "ogiva arkitekturo" en la franca lingvo ankaŭ uziĝis sinonime por la gotika arkitekturo.

Gotika ogiva fenestro kun romp-arko
kruconervura volbo
La lanĉo-veturilo Atlas V(5XX) havas ogivan pinton.

Laŭ Francisko Azorín ogivo estas Arkaĵo konsistanta el du arkoj formante angulon.[3] Li indikas etimologion el la latina augiva, el augere (kreski, grandigi). Kaj li aldonas la tipoterminojn lancoforma, akuta, ekilatera.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 difino en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970, p. 757, dekstra kolumno
  2. difino en Reta Vortaro
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 152.
  4. Azorín, samloke.