Oineo (helene Οἰνεύς, latine Oineus) estis en la helena mitologio reĝo de la urbo Kalidono (ĉe nuna Mesolongi) en suda Etolio-Akarnanio, sur la norda bordo ĉe okcidenta fino de la Korinta Golfo, filo kaj sekvanto de la reĝo Portaono.

Oineo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Portaono (filo de Agenoro)
Patrino Euryte
Gefratoj Melas • Agrius • Sterope • Leucopeus
Edzo/Edzino Alteo (mitologio) • Periboea
Kunulo Gorge
Infanoj Meleagro • Perimede • Clymenus • Gorge • Thyreus • Toxeus • Mothone • Agelaus • TideoDejaniro • Eurymede
vdr

La reĝo Oineo pli ol per siaj agoj famiĝis pro siaj posteuloj. Kun sia edzino Altaia naskigis filinon Dejaniron, kiu pli malfrue fariĝis la dua edzino de la heroo Heraklo, kaj filon Meleagron. Kun la dua edzino Periboio li havis filon Tideon, kiu pli poste fariĝis patro de la heroo Diomedo.

Unu ago de li, pli bone dirite neglekto, influis sorton de multaj homoj. Okazis, ke en certa jaro ĉe oferoj al dioj forgesis la reĝo oferi al la diino Artemiso. Tiu grave ofendiĝis kaj sendis en la regionon grandegan apron, kiu detruadis pejzaĝon kaj priminacis ĉion vivan. La reĝo sendis ĉiuflanken mesaĝistojn kaj invitis la plej bravajn batalantojn ĉasi ĝin. Aliĝis multaj, inter ili:

Partoprenantoj de la ĉaso unue naŭ tagojn festenis kaj jam tie komencis opinikontrastoj - kelkaj ne volis ĉasi kune kun la virino. Samtempe Atalanton ekamis reĝa filo Meleagro (malgraŭ li estis tiutempe jam edziĝinta kun Kleopatra), problemojn faris ankaŭ du Centaŭroj Hilaio kaj Eako, kiuj kune provis seksataki Atalanton, sed ŝi faligis ilin per sagoj. Pliaj kvereloj komenciĝis tuj post kiam oni timigis la apron. Furioziĝinta apro disŝiris ventron de Eako kaj ekscitiĝinta Peleo mortigis Eŭritionon per lanco, kiu mortigu la apron. La unuan trafon kontraŭ apro havis Atalanta, post pli longa batalo donis finan baton Meleagro.

Kaj kvereloj daŭrigis plu, ĉar Meleagro donacis apran haŭton al Atalanta pro la unua trafo, kio iritiĝis Meleagrajn onklojn, kiuj pretendis la haŭton al si okaze, ke ne volus ĝin Meleagro mem. Tio Meleagron tiel furiozigis, ke li en kolero ambaŭ mortigis. Kiam oni alportis la kadavrojn en domon kaj reĝino Althaia ekvidis, ke ŝia propra filo mortigis ŝiajn fratojn, ĵetis en fajron ŝtipon, kiun ĉe naskiĝo de Meleagro alportis sortfeinoj kaj destinis, ke li vivos tiel longe, ĝis kiam la ŝtipo forbrulos. En tiu ĉi momento eksentis Meleagro en internaĵo fajron kaj post momento mortis. Lia patrino kaj edzino onidire poste pendmortigis sin.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oineus en la ĉeĥa Vikipedio.