Okabe Akiumi

japana esperantisto

OKABE Akiumi (岡部 明海[okabe akiumi]; naskiĝis la 5-an de novembro 1980) estas japana esperantisto, eksprezidanto de Japana Esperanto-Junularo. Li parolas la anglan krom esperanto kaj la japana.

Okabe Akiumi
Interparolo de Okabe Akiumi(maldekstra) kun la TEJO-estrarano pri kongresoj Łukasz Żebrowski dum la 66-a IJK en Kubo.

Prezidanto de Japana Esperanto-Junularo en 2011
Persona informo
Naskiĝo 5-a de Novembro 1980
en Fukuoka, Japanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco Japano
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Antaŭ Esperantistiĝo redakti

Okabe naskiĝis en la urbo Fukuoka[1],Gubernio Fukuoka, Japanio. Lia naskiĝdato estas la 5-a de novembro en 1980. Li loĝis ĝis 2012 en diversaj urboj en kaj ekster Japanio: Fukuoka, Haĉioĵi, Florido, Ĵijugaoka, Gubernio Kanagaŭa[2] kaj Tenri, Gubernio Nara.

Post licea tempo de Nara Prefectural Nara Senior High School (1996-1999) en la gubernio Nara, li gradiĝis en Tokyo Metropolitan Institute of technology en Tokia Metropolo (2000-2004)[3].

Kaj 2 jarojn poste, li sukcese trapasis eniran ekzamenon ĉe Department of Physics, University of Florida kaj ekloĝis en Florido de aŭgusto en 2006[4]. Tie li studis pri kosmonaŭtiko. Tamen post 1 jaro li devis rezigni plu studi en la universitato, ĉar liaj poentoj de ekzamenoj en la lastaj du semestroj, nome, aŭtuna kaj printempa, malsuperis la kriterion de stipendio[5]. Li restadis en Florido ĝis li finfine revenis al Japanio en julio, 2008[6].

Esperantistiĝo redakti

Post ol reveni al Japanio, li ekloĝis en Tokio, kie li pasigis sian universitatan tempon. Kaj tie li eklernis esperanton en tokia esperantista grupo Rondo Korno en 2008.

Post Esperantistiĝo redakti

Post la elementa lernado de la lingvo li fariĝis sen voĉdonado provizora prezidanto de Japana Esperanto-Junularo en majo 2010 kaj partoprenis en IJK en Kubo, 2010.

En 2011 li kandidatiĝis por IJK2012 en Japanio, sekve li kandidatiĝis ankaŭ por la prezidanteco de Japana Esperanto-Junularo (JEJ). Tra la voĉdonado de membroj, kiun li tamen okazigis sufiĉe malfrue, aŭ malkonsidere de organiza statuto, estis elektita kiel prezidanto. Ĝis eksprezidantiĝo en Loka Kongresa Komitato en novembro 2011, li havis duoblan prezidantecon.

Menciindaj Laboroj en JEJ redakti

Okabe faris multajn renovigojn ĉe la junulara organizaĵo JEJ.

  • Elŝuti elektran version de la organo La Junuloj.
  • Utiligado de Ustream.
  • Starigi oficialan konton de Facebook kaj Tvitero.
  • Kolekti mesaĝojn de esperantistoj okaze de la granda tertremo en orienta japanio 2011.
  • Kandidatiĝi por IJK en 2012 kaj sekva rezigno.
  • Vizitoj en lokaj kongresoj kaj kunsidoj de lokaj societoj.
  • Altigi aĝlimon de regulaj membroj al 34.[7]
  • Inviti pli aĝan personon ol regulaj membroj en estraran diskuton kaj decidon. [8]
  • Okabe estas unua prezidanto kiu aĝas pli ol 30. Dum sia prezidanteco en 2011 li estis 31jaraĝa.

Nuligita IJK en Japanio redakti

Li kandidatiĝis por 68-a IJK en Japanio. Tiam li fiksis kongresejon en Gubernio Okinavo. Samtempe li intencis private trapasi eniran ekzamenon de la medicina fakultato en la Universitato de la Rjukjuoj en la gubernio Okinavo; kaj li malsukcesis la ekzamenon. Laŭ lia plano, li devintus loĝi en Okinavo kiel studento de la universitato kaj tie varbi junajn homojn por plena sukceso de IJK. Sed pro malsukceso de enira ekzameno de la universitato, la bazo de la plano organizi IJK en Okinavo tute disintegriĝis. Kvankam antaŭe li anoncis, ke li nepre translokiĝos al Okinavo, eĉ se malsukcesus la ekzameno, tamen li jam ne povis pensi eblecon de translokiĝo.

Poste Okabe kaj LKKanoj iom post iom komencis ekzameni aliajn kongresejojn por realigi IJK en Japanio. Kaj fine oni decidis organizi IJK en la urbo Tenri, la hejmurbo, kie loĝas Okabe kaj liaj familianoj.

Sed laboroj kaj preparoj por IJK en la urbo Tenri ne iris glate. En frua novembro 2011 pro manko de kapabloj prezidi kaj labori en Loka Kongresa Komitato Okabe cedis la rolon de la prezidanto al S-ino Amano Yayoi, kiu sukcese organizis internacian eventon de junuloj okaze de la UK 2007. Okabe ne forlasis LKK sed restis kiel unu membro de LKK.

En decembro 2011, Amano kaj LKKanoj, konsidere de diversaj kialoj[9], inkluzive de religia[10], decidis ne organizi 68-a IJK, sed post kelkaj jaroj.

Referenco redakti

  1. 書きたいこと from sunshine state, Florida. 2008-10-28, 13:24:48.
  2. Loĝlokoj Persona paĝo de Pipl.
  3. Profile Akiumi's, 15-an de decembro 2006.
  4. アパート決定! from sunshine state, Florida. 2006-08-02, 15:21:59.
  5. 大きな問題 from sunshine state, Florida. 2007-07-19, 13:43:25.
  6. 近況 from sunshine state, Florida. 2007-08-29, 07:11:13.
  7. Anoncoj/お知らせ Arkivigite je 2011-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Numero 87 de La Junuloj, la 1-an de julio 2010.
  8. Anoncoj/お知らせ Arkivigite je 2011-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Numero 87 de La Junuloj, la 1-an de julio 2010.
  9. La IJK en Japanio estas nuligita Libera Folio, 2012-01-03, 12:40.
  10. TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio Libera Folio, 2012-01-03, 12:46.

Eksteraj ligiloj redakti

Blogoj redakti

Kontoj de interkonaj retejoj redakti