Okangulo (arkitekturo)

(Alidirektita el Okangulo (arĥitekturo))

Okangulo estas en la arkitekturo centra konstruaĵo aŭ ĉambro kun plano laŭ formo de regula oklatero. La okangulo havas ekde la antikvo simbolan signifon, kiu deiras de la idealo de okangula stelo kaj simbolas perfektecon.[1]

Plano de la laterana baptejo

En naciaj lingvoj oftas faka arkitektura neologismo "oktagono" aŭ "oktogono", devene de la antikva greka (vorto ὀκτάγωνον, oktágōnon), sed en Esperanto tiu neologismo konsideriĝas evitinda, ĉar ĝi ne aldonus aldonan informon, kiun la du sinonimoj "okangulo" kaj "oklatero" ne jam havus. Tiel ekzemple, tute konscie la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) ne enhavas la variaĵojn "oktagono" aŭ "oktogono".

Referencoj

redakti
 
okangulo videblas ne nur en la plano kaj planko de la katedralo de Akeno, sed ankaŭ en ĝia kupola plafono