Okazaki, (japane 岡崎市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio.

Okazaki
kerna urbo de Japanio (2003–)
urbo de Japanio (1916–)
japana ĉirkaŭburga urbo
urbego
sateliturbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Japanio
Distrikto Gubernio Ajĉio
Poŝtkodo 444-8601
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 385 376  (2021) [+]
Loĝdenso 995 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 57′ N, 137° 10′ O (mapo)34.954722222222137.17302777778Koordinatoj: 34° 57′ N, 137° 10′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 387,2 km² (38 720 ha) [+]
Horzono UTC+9
Okazaki (Japanio)
Okazaki (Japanio)
DEC
Situo de Okazaki
Okazaki (Okazaki)
Okazaki (Okazaki)
DEC
Situa mapo de Okazaki

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Okazaki, Aichi [+]
vdr
Ponto kaj nubskrapuloj en Okazaki

Demografio

redakti

En 2019 Okazaki havis populacion de 386 999, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.

Geografio

redakti

Okazaki situas ambaŭ bordoj de rivero sur la marborda ebenaĵo. Niŝio troviĝas 14, Tojota (urbo) 15, gubernia sidejo Nagojo 35, ĉefurbo Tokio 232 kilometrojn aere laŭ [1].

 
Urba panoramo

Historio

redakti

La areo ĉirkaŭ la aktuala Okazaki estis loĝita dum multaj miloj da jaroj. Arkeologoj trovis restaĵojn de la paleolitiko. En la modernaj tempoj la urbo prosperis kiel poŝta stacio. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo kaj oficiale atingis la urbostatuson en 1916. La geografia amplekso signife grandiĝis pro aneksado de najbaraj komunumoj en 1914, 1955, 1962 kaj 2006. Intertempe ankaŭ damaĝoj okazis: sismo mortigis 9 homojn en 1944, ankaŭ en la sekva jaro kun 29 mortintoj. Same en 1945 la bombado mortigis pli ol 200 homojn kaj detruis la plej grandan parton de la urbocentro. Tajfuno en 1959 kaŭzis konsiderindan difekton kaj mortigis 27 loĝantojn. En 2021 iĝis Kerna Urbo kun pliigita loka aŭtonomio.

Ekonomio

redakti

Okazaki tradicie estis centro por teksaĵoj kaj komercado. En la modernaj tempoj la urbego estas nabo por kemiaj kaj maŝinaj industrioj. Menciindas la agrikulturo kaj arbarkulturo.

 
Universitato en Okazaki

En Okazaki universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Trafiko

redakti

La Ŝinkansena linio Tōkaidō senhalte pasas tra Okazaki. Stacio Okazaki akceptas la ceterajn trajnojn, kiuj donas bonajn vojaĝeblecojn. Ankaŭ la aŭtovojaj kontaktoj estas kontentigaj.

Klimato

redakti

Okazaki situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 10-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1508 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter novembro-februaro iomete malpli falas.

Bildoj pri Okazaki
 
Urbodomo
 
Kastelo
 
Ĉefvojo
 
Ponto
 
Arta Muzeo
 
Biblioteko
 
Hotelo
 
Banko
 
Kirko


Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Famaj nomportantoj

redakti

La loknomo estas trovebla en nomoj de futbalistoj Kazuya Okazaki, Kenya Okazaki, Makoto Okazaki, Ryohei Okazaki, Shinji Okazaki, Tsuney Okazaki.

Fontoj

redakti
  • WikiTrans