Okcident-Eŭropa Unio

La Okcident-Eŭropa Unio (france kaj itale UEO, Union de l'Europe occidentale respektive Unione Europea Occidentale, angle kaj germane WEU, Western European Union respektive Westeuropäische Union), fondiĝis la 23-an de oktobro 1954 de la ŝtatoj Britio, Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgo kaj Nederlando kiel pakto de reciproka armea helpo en kazo de agreso de ekstere.

Okcident-Eŭropa Unio
flago
internacia organizaĵo • milita alianco • plurlanda milita koalicio
Komenco 1954 vd
Fino 2011 vd
Antaŭe Western Union vd
Poste Eŭropa UnioKonsilio de Eŭropo vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Retejo Oficiala retejo
vdr

flago
  •  membroŝtatoj
  •  asocie ligitaj membroŝtatoj
  •  observantaj ŝtatoj
  •   asocie ligitaj partneraj ŝtatoj
  • fondiĝo la 17-an de marto 1948
    ĝenerala sekretario Javier Solana
    retejo www.weu.int

    Ĝi fontis el la Brusela Traktato de la 17-a de marto 1948, en kiu jam membris Francio, Britio kaj la Beneluksaj ŝtatoj. La fondaj dokumentoj, la Parizaj Traktatoj, validas ekde la 5-a de majo 1955.

    La Brusela Traktato de 1948 interkonsentiĝis inter Francio, Britio kaj la Beneluksaj ŝtatoj, por rekte post la Dua Mondmilito same esti preparita al ebla armea agreso de la armeo de Sovetunio kaj ebla nova agreso de Germanio. Samtempe al la akcepto de la eksaj faŝismaj, sed nun okcidente demokratiaj ŝtatoj Federacia Respubliko Germanio kaj Italio al la nord-atlantika armea unuiĝo NATO, ankaŭ la du ŝtatoj akceptiĝis kiel membroj de la brusela ŝtatogrupo, ekde nun nomata "Okcident-Eŭropa Unio".

    Kontraŭe al la "Eŭropa Defenda Komunumo" de 1952 ne temis pri plano de eŭropa komuna armeo. Principe la funkcio de la Okcident-Eŭropa Unio plejparte estis ebligi la aliĝon de la Federacia Respubliko de Germanio al la armea unuiĝo NATO kaj per tio fini la statuson de okcidenta Germanio esti armee okupita teritorio. Per tio la Unio mallonge post sia fondiĝo jam preskaŭ tute perdis sian signifon, ĉar la alianco NATO plejparte transprenis ĝiajn taskojn.