Okcidenta Covina
West Covina estas grandurbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 109 501 loĝantoj sur areo de 41,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 628 loĝantoj/km². Foje okazas konfuzoj kun la pli malgranda Covina.
Okcidenta Covina | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 91790–91793 • 91790 • 91793 | ||||
Telefonkodo | 626 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 109 501 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 628 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 3′ N, 117° 55′ U (mapo)34.056666666667-117.91861111111Koordinatoj: 34° 3′ N, 117° 55′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 117 m [+] | ||||
Areo | 41,67 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo West Covina, California [+] | |||||
Geografio redakti
West Covina situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 29 km.
Historio redakti
West Covina fondiĝis en 1923. En la apudaĵo oni kulturis juglandojn kaj oranĝojn. La urbo evoluis precipe post la 2-a mondmilito kiel antaŭurbo de Los-Anĝeleso. La urbodomo kaj la policejo konstruiĝis en 1969. Motoro de la evoluo estis la diversaj vendejegoj.
Klimato redakti
West Covina situas en mediteranea aŭ subtropika klimatozono.
Famuloj redakti
En West Covina naskiĝis Tim Robbins.
Ĝemelurbo redakti
Fontoj redakti
- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2