Okcidenta Germanio

(Alidirektita el Okcidenta Germanujo)

Okcidenta Germanio estis neoficiala, sed ofte kaj en multaj lingvoj uzata nomo por Federacia Respubliko Germanio (FRG; germane Bundesrepublik Deutschland, prononco laŭ sistemo IFA [ˈbʊndəsʁepuˌbliːk ˈdɔʏtʃlant] aŭ pli simple [BUNdesrepubli:k DOJĈlant], Pri tiu ĉi sono aŭskulti, BRD) en la tempo inter ĝia fondo laŭ la konstitucio akceptita post la Dua Mondmilito, je la 23-a de majo 1949, kaj la reunuiĝo de Germanio (1990).

Federacia Respubliko Germanio
Plena origina nomo:
Bundesrepublik Deutschland
 Nazia Germanio 19491990 Germanio 

historia epoko • historia lando • ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
63 250 000
Ŝtat-strukturo
federacia parlamenta respubliko • parlamenta respubliko federacia parlamenta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Nazia Germanio Nazia Germanio
Postsekvaj ŝtatoj:
Germanio Germanio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
Germana Demokratia Respubliko

inter-Germaniaj rilatoj

Unuiĝintaj Nacioj

vdr

Ĝi konsistis el la teritorio de la eksaj okupaciaj zonoj brita, franca kaj usona kaj civile administris ankaŭ la respondajn sektorojn de Berlino. Ĝia ĉefurbo estis Bonn. Germana Demokratia Respubliko, kreita el la sovetia zono, analoge havis la neformalan nomon "Orienta Germanio"

La populareco de la nomo kompare al la oficiala verŝajne ŝuldiĝas al ĝia mallongeco (nur tri silaboj anstataŭ sep en la germana lingvo, en Esperanto iomete pli longe ok silaboj anstataŭ dek tri, sed ankaŭ tie ŝparo de kvin silaboj en ĉiu mencio estas signifa simpligo), sed ankaŭ al la fakto, ke multaj homoj en aliaj landoj ne povis memori la oficialajn nomojn de la du Germanioj.

Koncerne ĝian teritorion necesas do distingi inter du periodoj en la historio de Federacia Respubliko Germanio:

La nomo de la ŝtato foje estas mallongigita al FRG (germane: BRD); multaj federacigermanoj precipe antaŭ la unuiĝo malaprobis tiun mallongigon en germanlingvaj tekstoj, kiu estis sentata kiel ĵargono de GDR - en esperantlingvaj tekstoj kaj ĉiutagaj interparoloj la mallongigon sen iuj negativaj kromsentoj uzis ankaŭ okcidentaj germanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti