Okcidenta Marbordo de Kantabrio
La Okcidenta Marbordo de Kantabrio (hispane: Costa Occidental) estas komarko en Kantabrio (norda Hispanio).
Okcidenta Marbordo de Kantabrio | |
Lando | ![]() |
Provinco | Kantabrio |
Ĉefurbo | San Vicente de la Barquera |
Municipoj | 8 |
Areo | 317,84 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
20192 loĝ. (2006) 63,52 loĝ./km² |
En la komarko estas pluraj bone konservitaj historiaj vilaĝoj kaj turistaj allogaĵoj, plej rimarkinde en Santillana del Mar (Kaverno Altamira, Muzeo de Altamira, kapitula kirko) kaj Comillas (Palaco de Sobrellano, Pontifika Universitato aŭ Kaprico de Gaudí).
En Kantabrio komarkoj ne havas propran sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj kaj tial administra komarko-divido estas nur kultura aŭ socia.[1]
GeografioRedakti
La komarko situas en la okcidenta marbordo de Kantabrio, ĉe la Kantabra Maro, kaj okcidente ĝi havas limon kun apuda Asturio, ĉe la enfluejo de la rivero Deva en la maron.
En la komarko estas la mara enfluejo de la riveroj Deva kaj Nansa, kiuj estas du el la plej grandaj riveroj en Kantabrio. Krome, ankaŭ la rivero Escudo fluas en la maron en tiu ĉi komarko. Ankaŭ ekzistas pluraj strandoj, inter kiuj elstaras la dunaroj de la Naturparko Oyambre, allogante multajn turistojn, ĉefe dum somero.
LoĝantaroRedakti
Sume, en la komarko loĝas 20.192 homoj, laŭ censo de 2006. La plej loĝataj lokoj estas San Vicente de la Barquera, Santillana del Mar kaj Val de San Vicente.
MunicipojRedakti
La komarko ampleksas 8 municipojn:
BildaroRedakti
Kastelo de la Duko de Estrada en San Vicente de la Barquera
Ponto La Maza super la estuaro de San Vicente de la Barquera
Antikva sidejo de la Pontifika Universitato de Comillas
Strando de Comillas
Tradicia arĥitekturo en Santillana del Mar
Klostro de la Kapitula kirko de Santillana del Mar
ReferencojRedakti
- ↑ Leĝo 8/1999, de la 28-a de aprilo, pri komarkoj de la Aŭtonoma Komunumo Kantabrio. [1] Arkivigite je 2009-12-12 per la retarkivo Wayback Machine