Okcidenta Regiono (Ganao)

La Okcidenta Regiono de Ganao inkluzivas la grandan urbon Sekondi-Takoradi ĉe la marbordo, la ĉemarbordan areon de Axim kaj la montaran Elubo, kiu atingas la landlimon kun Ebura Bordo okcidente kaj ĝis la Centra Regiono oriente.

Okcidenta Regiono
Administra regiono
Flago
regiono de Ganao [+]

LandoGanao

Koordinatoj6° N, 3° U (mapo)5.5-2.5Koordinatoj: 6° N, 3° U (mapo)
ĈefurboSekondi-Takoradi
- koordinatoj6° N, 3° U (mapo)5.5-2.5Koordinatoj: 6° N, 3° U (mapo) [+]
Areo23 921 km² (2 392 100 ha) [+]


HorzonoGMT [+]
ISO 3166-2GH-WP

Okcidenta Regiono (Ganao) (Tero)
Okcidenta Regiono (Ganao) (Tero)

Okcidenta Regiono (Ganao)
Okcidenta Regiono (Ganao)
DEC
Okcidenta Regiono
Okcidenta Regiono

Map
Okcidenta Regiono
Vikimedia Komunejo:  Western Region (Ghana) [+]
vdr

Temas pri la plej pluvoza regiono de la lando, kun verdaj montoj kaj fruktodonaj terenoj. Ekzistas multaj diversgrandaj orminejoj en ĝi. La kulturon regas la branĉo nzimaa de la akana kulturo. La precipaj lingvoj estas la fantea, la nzimaa kaj la angla. La reganta religio estas kristanismo kaj tradiciaj animismaj kultoj.

La plej gravaj riveroj estas Ankobro, Prao oriente kaj Tanao kiu parte kreas la regionan limon en la okcidento. Ĉe ĝia marbordo troviĝas granda kvanto da portugalaj, nederlandaj, skandinavaj kaj britaj fortikaĵoj, konstruitaj ekde 1512.