Izabela hipolao

(Alidirektita el Okcidenta hipolao)

La Okcidenta olivhipolaoIzabela hipolao,[1] (Hippolais opaca) estas birdo de la grupo de la hipolaoj. Ĝi estas nuntempe konsiderata membro de la akrocefalenaj hipolaoj, Akrocefaledoj, en la genro de Hippolais . Ĝi estis iam konsiderata parto de pli ampleksa specio "Olivhipolao", sed sekve de moderna taksonomia disvolviĝo, tiu specio estas nuntempe konsiderata kiel du specioj nome la jenaj:

  • Okcidenta aŭ Izabela hipolao, Hippolais opaca, and
  • Orienta aŭ Pala hipolao, Hippolais pallida
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Izabela hipolao
Izabela hipolao
Izabela hipolao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Hippolais
Specio: H. opaca'
Hippolais opaca
(Cabanis, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas malgranda paserina birdo, troviĝanta en seka malferma kamparo, inklude terkultivejoj, kun arbustoj aŭ kelkaj arboj. La ino demetas 2-3 ovojn en nesto malalte en subkreskaĵaro aŭ arbusto. Kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, la Izabela hipolao estas insektovora.

Ĝi estas malgranda birdo, pli kiel tre pala Kanbirdo ol ties parenco la Melodia hipolao. Plenkreskuloj havas tute palbrunan dorson kaj blankecajn subajn partojn. La beko estas forta kaj pinteca kaj la kruroj grizaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj ventre. Ili havas karakteran subenan vostomovon.

La Izabela hipolao reproduktas en Iberio kaj norda Afriko. Ĝi estas migranta, kiu vintras en subsahara Afriko. Ĝi estas rara vaganto en norda Eŭropo.

La Izabela hipolao estas iom pli granda kaj havas pli brunan nuancon en la supraj partoj ol la Pala hipolao. Ĝi havas ankaŭ pli grandan bekon. La kanto estas rapida nazeca balbutado.

Distribuado redakti

La Izabela hipolao en Nordafriko ĉeestas kiel pasomigranta en sudorienta Maroko, kvankam ĝi reproduktiĝas ankaŭ en kelkaj densaj vegetalareoj tie.[2]

Referencoj redakti

  1. Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.
  2. Salewski, Volker, Herbert Stark and Bernd Leisler (2009) Olivaceous Warblers in Southeast Morocco British Birds 102(3): 116-21