Okcidenta lariko

Specio de lariko (familio de la pinacoj) en Nordameriko

La okcidenta lariko (Larix occidentalis) esta larikospecio indiĝena en la montaro de okcidenta Nordameriko, en Kanado en sudorienta Brita Kolumbio kaj sudokcidenta Alberto, kaj en Usono en orienta Vaŝingtonio, orienta Oregono, norda Idaho kaj okcidenta Montano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta lariko
Sovaĝejo William O. Douglas
Sovaĝejo William O. Douglas
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Lariko Larix
Larix occidentalis
Nutt.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Junaj strobiloj de okcidenta lariko.

Ĝi estas granda decidua konifero atinganta alton de 30–60 m, trunke laŭdiametre ĝis 1,5 m. La plej granda konata okcidenta lariko estas 49,4 m alta kaj 2,21 cm dika, situanta en Nacia Arbaro Lolo, Montano. La arbokrono estas mallarĝe konusforma; la precipaj branĉoj estas horizontalaj al leviĝantaj, kun la flankbranĉoj ofte pendantaj. La ŝosoj estas duformaj, kun kresko dividita en longajn ŝosojn (tipe 10–50 cm longajn) kaj portantajn plurajn burĝonojn, kaj mallongajn ŝosojn nur 1–2 mm longajn kun nur ununura burĝono. La folioj estas pinglo-similaj, helverdaj, 2–5 cm longaj, kaj tre gracilaj; ili fariĝas helflavaj en la aŭtuno, lasante la palajn oranĝ-brunajn ŝosojn nudajn ĝis la venonta printempo. La strobiloj estas ovoidaj-cilindraj, 2–5 cm longaj, kun 40–80 semskvamoj; ĉiu skvamo portas eltranĉatan brakteon de 4–8 mm. La strobiloj estas ruĝaj kiam nematuraj, fariĝante brunaj kaj liberigante la semojn kiam ili estas maturaj, 4–6 monatojn post la polenado. La maljunaj strobiloj kutime restas sur la arbo dum multaj jaroj, estiĝante obtuze griznigraj. Ĝi kreskas je altitudoj de 500-2 400 m, kaj estas tre malvarm-tolerema, kapabla postvivi vintrotemperaturojn malsupren al proksimume −50 °C. Ĝi nur kreskas sur bon-drenitaj grundoj, evitante akvosaturatan grundon. La semoj estas grava manĝaĵo por kelkaj birdoj, precipe la pinkardelo, la flamkardeloj kaj la rubanda krucbekulo.

Uzado redakti

Iuj indiĝenaj popoloj de Pacifika Nordokcidento trinkis infuzaĵon de la junaj ŝosoj por trakti tuberkulozon kaj laringiton [1].

La ligno estas dura kaj daŭrema, sed ankaŭ fleksebla en maldikaj strioj, kaj estas precipe aprezata por jaĥto-konstruado; ligno uzata por tio devas esti libera de nodoj, kaj povas nur esti akirata el maljunaj arboj kiuj estis pritondataj kiam junaj por forigi flankobranĉojn. Malgrandaj larikstangoj estas vaste uzataj por rustikaj bariloj.

La okcidenta lariko estas uzata por produkti terebintinon. La ligno estas tre aprezata kiel brulligno en Pacifika Nordokcidento kie ĝi estas ofte nomita "tamarack", kvankam temas pri malsama specio ol la orienta lariko. La ligno brulas kun dolĉa parfumo kaj karakteriza kreva bruo.

La indiĝenaj popoloj estis uzantaj la rezinon por maĉi ĝin kaj estis manĝantaj la internan ŝelon kaj la sevon [2].

Referencoj redakti

  1. angle Hunn, Eugene S.. (1990) Nch'i-Wana, "The Big River": Mid-Columbia Indians and Their Land. University of Washington Press, p. 354. ISBN 0-295-97119-3.
  2. angle Turner, Nancy J. 1997 : Food Plants of Interior First Peoples, UBC Press, Victoria ISBN 0-7748-0606-0

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti