Per la termino Okcidentaj Alpoj oni komprenas parton de la montaro nomita Alpoj. Rezulte de la diversaj klasigoj de la alpa sistemo, la nomigo Okcidentaj Alpoj havis diversajn signifojn.

Okcidentaj Alpoj
Montaro
montara sistemo [+]

LandojItalio, Svislando, Francio

Supermara alteco4 810 m s.l.m. [+]
Koordinatoj45° 50′ N, 6° 52′ O (mapo)45.83366.865Koordinatoj: 45° 50′ N, 6° 52′ O; CH1903: 555422 / 75937 (mapo)
Plej alta punktoBlanka Monto [+]
- alteco4 810 m s.l.m. [+]
Areo74 952 km² (7 495 200 ha) [+]


Okcidentaj Alpoj (Tero)
Okcidentaj Alpoj (Tero)
okcidenta-orienta limo de la Alpoj

Okcidentaj Alpoj (Alpoj)
Okcidentaj Alpoj (Alpoj)
DEC
Okcidentaj Alpoj
Okcidentaj Alpoj

Map
Okcidentaj Alpoj
Vikimedia Komunejo:  Western Alps [+]
vdr
Detalo de la Okcidentaj Alpoj kun dividaĵoj, siavice, en Sudokcidentaj Alpoj kaj Nordorientaj Alpoj.

Tradicia koncepto redakti

En 1926, post la 9a Itala Geografia Kongreso de 1924, oni adoptis la Partigon de la Alpoj, kiuj antaŭvidis la subdividon de la alpa sistemo en Okcidentaj Alpoj, Centraj Alpoj kaj Orientaj Alpoj. En tiu tradicia partigo, la Okcidentaj Alpoj etendus el la golfo de Ĝenovo ĝis la Sempionopasejo aŭ, pli precize, inter Colle di Cadibona kaj Col Ferret. La plej alta montopinto estas la Mont Blanc (4.810 m).

Aktuala divido: SOIUSA redakti

La Subdivido Orografia Internacia Unuigita de la Sistemo Alpa (SOIUSA), prezentata en 2005, superis la tripartigon de la Alpoj de 1926. Tiu subdivido antaŭvidis la subdividon de la Alpoj en du: nome Okcidentaj Alpoj kaj Orientaj Alpoj, separataj per la linio Rejno - Splugopasejo - Lago de Como - Lago de Lecco.

La Okcidentaj Alpoj subdividiĝas siavice en du grandaj sektoroj: nome Sudokcidentaj Alpoj kaj Nordorientaj Alpoj.

Amplekso redakti

La orientaj Alpoj konsistas el la tutaj alpaj partoj de Francujo kaj Monako, la plej granda parto de Svislando, kaj relative granda parto de Italujo ili entute estas rimarkebla pli altaj ol la Orientaj Alpoj. La plej granda monto de la Alpoj, la (Blanka Monto) situas en tiu parto de la Alpoj kaj sur franca teritorio. La pinto de la Blanka monto situas ne tre fore de la itala landlimo. Ĝia masivo etendiĝas ĝis Svislando. La masivoj de (Dufourspitze, la plej alta monto de Svislando kaj la Matterhorn situas ne malproksime de la ítala landlimo. Ambaŭ kaj multaj aliaj montoj pli ol 4000 m trovigas en la montara grupo de la Valezaj Alpoj.

Montaraj grupoj redakti

Tiu ĉi divido sekvas al la surfaca strukturo (orografie) kaj ne geologiaj, politikaj kaj turistaj ecoj.

La Alpoj inter la Konstanca lago kaj Matterhorn (13 grupoj) redakti

 
la okcidentaj Svisaj Alpoj

En la nordokcidenta parto kaj komplete en Svislando situas la montaraj grupoj Schwyzer, Emmentaler, Freiburger, Urner, Glarner, Berner und Adula-Alpen kaj Gotthardberge.

Pli sude en la svisa- itala limregiono situas Tambo-grupo, Tessiner kaj Walliser Alpen, al kiu ankaŭ apartenas la Leone-grupo.

La Alpoj inter la lago de Ĝenevo kaj la Ligura maro (18 grupoj) redakti

En la franca-svisa limregiono situas la Bornes kaj Chablais-Alpoj.

Francujo, Italujo kaj Svislando rekoniĝas en la Blanka-Monto-grupo.

Komplete sur ítala territorio troviĝas la Paradiso-grupo.

En la sudo allimas Italujo kaj Francujo. Tie estas Rutor-, Charbonnel- kaj Thabor-grupo,respektive Cottische, Ligurische kaj Maralpoj . La lasta grupo parte apartenas al Monako.

En la okcidento troviĝas la Bauget-Alpoj, Vanoise, Belledonne-grupo, Chartreuse-grupo, Pelvoux, Drôme-Alpoj, Provencaj Alpoj kaj Provencaj antaŭalpoj. Ili komlete apartenas al Francujo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Marazzi, Sergio: Atlante Orografico delle Alpi. SOIUSA, Priuli & Verlucca, Pavone Canavese, 2005.