Okoličná na Ostrove

Okoličná na Ostrove, hungare Ekel estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Panoramo de Okoličná na Ostrove
Katolika preĝejo de Okoličná na Ostrove
Vilaĝdomo de Okoličná na Ostrove

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislavo. La plej proksimaj urboj estas Veľký Meder 13, Komarno 18 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj. Kanalo preterfluas la vilaĝon.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1220 en formo Ecl. Katolika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. Post jarcento la loĝantoj iĝis kalvinanoj, sed posto parte ili retiriĝis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1304 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Ekde 1922 loĝadis ankaŭ slovakoj. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1965 okazis inundo. En 2001 loĝis tie 1461 da homoj (1295 hungaroj kaj 152 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

  • katolika klasikisma preĝejo omaĝe al Aŭgusteno de Hipono de 1816
  • kalvinana preĝejo de 1804
  • nobeldomo de Csorba (ĉorba), nun vilaĝdomo
  • novklasikisma nobeldomo de Erdélyi (erdEji)

Famuloj redakti

Ĝemelkomunumoj redakti

Amikaj komunumoj redakti