Oktavia la pli juna (69 a.K. – 11 a.K.), konata ankaŭ kiel Oktavia Minor aŭ simple Oktavia, estis la pli aĝa fratino de la unua Romia Imperiestro, Aŭgusto (konata ankaŭ kiel Oktaviano), la duonfratino de Oktavia Major, kaj la kvara edziop de Marko Antonio. Ŝi estis ankaŭ la pra-avino de la imperiestro Kaligulo kaj de la imperiestrino Agripino la Juna, patrinflanka avino de la Imperiestro Klaŭdio, kaj patroflanka pra-avino kaj patrinflanka pra-pra-avino de la imperiestro Nerono.

Oktavia Minor
Persona informo
Naskiĝo
en Nola
Morto
en Romo
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Gajo Oktavio
Patrino Atio
Frat(in)oj Oktavia la pli maljuna • Aŭgusto Cezaro
Edz(in)o Gajo Klaŭdio Marcelo la Juna • Marko Antonio
Infanoj Claudia Marcella Major • Claudia Marcella Minor • Marcellus • Antonia la plej AĝaAntonia la Juna
vdr

Unu el la plej elstaraj virinoj de la Romia historio, Oktavia estis respektita kaj admirita de samtempuloj pro sia fideleco, nobeleco kaj humaneco, kaj ĉar plutenis tradiciajn romvirinaj virtoj.