La Oktobra Revolucio (ĝi komenciĝis la 25-an de oktobro 1917 laŭ rus-ortodoksa kalendaro; aliloke ekster Rusio estis la 7-a de novembro) estis parto de la Rusia revolucio. La bolŝevistoj sub gvido de Lenin perforte ĉesigis la postcaran demokration (vidu artikolon Portempa Registaro de Rusio) kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan ŝtaton. Sekvis tre profundaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj, kiel fino de ĝeneralaj balotoj, kaj de gazetara libereco, diktatoreca regado kaj enlanda milito, kiu daŭris ĝis 1922. En tiu jaro Rusio eniris la tiam fonditan Sovetan Union, kiu ekzistis ĝis 1991.

Ruĝa Gvardio de fabriko Vulkan. 1917.
La bolŝeviko, pentraĵo de Boris Kustodiev, 1920

Historio redakti

La Oktobra Revolucio, oficiale konata kiel Granda Oktobra Socialisma Revolucio en Sovetunio, konata ankaŭ kiel Bolŝevista Revolucio,[1] estis revolucio en Rusio estrita de la Bolŝevisma Partio de Vladimir Lenin, kiu estis ŝlosila momento en la pli granda Rusa Revolucio de 1917–1923. Ĝi estis la dua revolucia ŝanĝo de registaro en Rusio en 1917. Ĝi okazis pere de armita insurekcio en Petrogrado (nuna Sankta Peterburgo) la 7an de Novembro 1917 [malnovstile 25a de Oktobro]. Ĝi estis okazaĵo kiu rezultis en la Rusia Enlanda Milito.

La Oktobra Revolucio sekvis kaj kapitaligis la rezulton de la Februara Revolucio de tiu sama jaro, kiu elpostenigis la carisman aŭtokration, rezulte en liberala Provizora Registaro. Tiu estis preninta povon post la proklamo de la Grand-Duko Mikaelo, pli juna frato de la caro Nikolao la 2-a, kiu malakceptis enpovigon post la retiriĝo de la caro. En tiu kunteksto, urbaj laboristoj ekorganiziĝis en konsilioj (sovetoj) en kiuj revoluciuloj kritikis la provizoran registaron kaj ĝiajn agadojn. La provizora registaro plue estis nepopulara, speciale ĉar ĝi plugis la bataladon en la Unua Mondmilito, kaj estis reganta perforte tra la tuta somero (inklude la mortigon de centoj de protestantoj en la Juliaj tagoj).

La okazaĵoj kulminis en aŭtuno kiam la Direktoraro, estrita de la maldekstra Socialista Revolucia Partio, kontrolis la registaron. La maldekstraj Bolŝevistoj estis tre malkontentaj kun la agado de la registaro, kaj ekdisvastigis alvokojn por militista insurekcio. La 10an de Oktobro 1917 (malnovstile; 23a de Oktobro, novstile), la Petrograda Soveto, estrita de Trockij, voĉdonis apogi militistan insurekcion. La 24an de Oktobro (malnovstile; 6a de Novembro, novstile) la registaro fermis nombrajn gazetojn kaj fermis la urbon Petrogrado kiel klopodo haltigi la revolucion; minoraj armitaj kvereloj okazis. La sekva tago tutskala insurekcio oakzis kiam ŝiparo de Bolŝevistaj maristoj eniris en la haveno kaj dekoj da miloj da soldatoj ribelis subtene la Bolŝevistojn. La Bolŝevistaj Ruĝaj Gvardioj sub ordonoj de la Milit-Revolucia Komitato ekokupis la registarajn konstruaĵojn la 25an de Oktobro (manovstile; 7a de Novembro, novstile), 1917. La sekvan tagon, la Vintra Palaco (nome sidejo de la Provizora Registaro en Petrogrado, tiam ĉefurbo de Rusio) estis konkerita de la revoluciuloj.

 
Leningrada parado en 1983.

Dum la Revolucio ne estis universale agnoskita, la lando enkotiĝis en tre sangelverŝa Rusia Enlanda Milito, kiu daŭris ĝis 1923 kaj finfine rezultis en la kreado de Sovetunio fine de 1922. La historiografio de la okazaĵoj ege varias. La venkinta Sovetunio vidis ĝin kiel validigo de sia ideologio, kaj la venko de la laboristoj super kapitalismo. En la epoko de Sovetunio, la revolucia tago estis nacia festo, kiu markis sian gravon en la fonda historio de la lando. Alflanke, la okcidentaj aliancanoj vidis ĝin kiel totalisman puĉon, kiu uzis la demokratajn sovetkonsiliojn nur ĝis ili ĉesis esti utilaj. La okazaĵo inspiris multajn kulturajn verkojn, kaj komunismajn movadojn tra Eŭropo kaj en la cetero de la mondo. Multaj Marksism–Leninismaj partioj tra la tuta mondo celebris la tagon de la Oktobra Revolucio.

Historia kunteksto redakti

La malkontento dum la unua mondmilito pri la caro kaŭzis februare 1917 la demokratan revolucion, kiu alpotencigis diversajn politikistojn, interalie la maldekstrulon Aleksandr Kerenskij. Disputo inter la menŝevistoj ebligis al Lenin, laŭ ties profetaj politikaj tezoj de aprilo 1917, transpreni la povon. Li alŝtatigis la grundon de la kamparoj kaj disponigis ĝin al malriĉaj kamparanoj. Populara estis lia postulo ĉesigi la militon kontraŭ Germanio.

Unu tagon antaŭ abdiko de la caro Nikolao la 2-a Petrograda Konsilio de Laboristaj kaj Soldataj Delegitoj redaktis dokumenton, kiun kiel la ordono n-ro 1 subskribis Aleksandr Guĉkov. Pro nuligo de la militista disciplino soldatoj liberigitaj de la Okcidenta Fronto revenis al Rusio. Nova ĉefministro de la Portempa Registaro de Rusio iĝis la 20-an de julio socialisto Aleksandr Kerenskij. Proklamita de li amnestio estis traktita kiel malforteco de la regopovoj kaj ne ĉesigis la ondon de perfortoj. En tiaj cirkonstancoj okazis bolŝevika puĉo erare nomata oktobra revolucio.

En la Soveta Unio la revolucio estis nomata la Granda Oktobra Socialisma Revolucio. Laŭ oficiala interpreto ĝi sekvis la profetaĵojn de Karl Marx, sed fakte li antaŭdiris revolucion en la alte evoluintaj landoj en okcidenta Eŭropo kaj en Usono, ne en Rusio.

En kulturo redakti

Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon (ruse Октябрь (Десять дней, которые потрясли мир); translit. Oktjabr': Desjat' dnej kotorje potrjasli mir) estas soveta muta filmo de Sergej Eisenstein kaj Grigori Aleksandrov de 1928. Ĝi estas rezulto de la celebriga teatrigo de la Oktobra Revolucio de 1917 komisiita por la dekjariĝo de la evento. La prezentita sturmo de la Vintra Palaco neniam okazis.

Oktobro (en la rusa: Октябрь) estis literatura monata revuo kiu aperis en Sovetunio kaj sekve en Rusio post la Dissolvo de Sovetunio. Ĝi estis en cirkulado inter 1924 ĝis 2019. Krom Novij Mir kaj Znamija tiu-ĉi revuo estis eminenta kaj profunde enradikiĝita en la literaturan mondon de Rusio.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

  • Jacek Borkowicz, Zakłamana rewolucja (Mensogita revolucio), Rzeczpospolita, 4-5-a de novembro 2017, p. 4-6

Notoj redakti

  1. Samaan, A.E. (2013). From a "Race of Masters" to a "Master Race": 1948 to 1848. A.E. Samaan. p. 346. ISBN 978-0615747880. Alirita la 9an de Februaro 2017.

Eksternaj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo October Revolution en la angla Vikipedio.