Oktobro de 2005
sep – oktobro – nov | ||||||
di | lu | ma | me | ĵa | ve | sa |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2005 Ĉiuj Tagoj |
Dimanĉo, 30-a de oktobro 2005
redakti- En pola urbo Bydgoszcz mortis post mallonga sed kruela malsano Ryszard Grzębowski, konata esperantisto, membro de Pola Esperanto-Asocio kaj UEA, honora membro de Monda Turismo. Li aĝis kvardek naŭ jarojn. (Informis Radio Polonia)
Merkredo, 26-a de oktobro 2005
redakti- En svisia urbo Zuriko finiĝis juĝproceso, kiu kondamnis oseton Vitalij KALOJEV al ok jaroj de malliberigo. KALOJEV mortigis dungiton de kompanio SkyGuide post kiam liaj du infanoj kaj edzino pereis en aviakatastrofo pro la kulpo de tiu kompanio. En Nord-Osetio kaj Moskvo okazis amasaj protestoj pro la decido; defendantoj de KALOJEV proponis mildigon de la kondamno ĝis 3 jaroj de malliberigo.
Ĵaŭdo, 20-a de oktobro 2005
redakti- Aperis la longe atendita versio 2.0 de la ofica programaro OpenOffice.org, malfermitkoda kaj libera konkuranto de Microsoft Office.
Mardo, 18-a de oktobro 2005
redakti- Uragano Wilma intensiĝas al klaso-5 uragano kaj minacas Jukatanon kaj Floridon.
Lundo, 17-a de oktobro 2005
redaktiDimanĉo, 16-a de oktobro 2005
redakti- Suzuka, Japanio: La franca teamo Renault gajnis la ĉampionecon de konstruistoj 2005 de Formulo Unu.
Ĵaŭdo, 13-a de oktobro 2005
redakti- Stokholmo, Svedio: Brita verkisto Harold Pinter gajnis la 2005-a Nobel-premion pri literaturo.
Sabato, 8-a de oktobro 2005
redakti- Severa tertremo granda 7,6 laŭ skalo de Richter batis Islamabadon, Kaŝmiron kaj apudajn landojn. Almenaŭ 3.000 homoj mortis.
Vendredo, 7-a de oktobro 2005
redakti- Oslo, Norvegio: Egipto Mohamed ElBaradei, kaj la Internacia Atomenergia Organizo gajnis la Nobel-premion pri paco de 2005.
Merkredo, 5-a de oktobro 2005
redakti- Stokholmo, Svedio: Usonanoj Robert H. Grubbs, Richard R. Schrock, kaj franco Yves Chauvin gajnis la Nobel-premion pri kemio.
Mardo, 4-a de oktobro 2005
redakti- Stokholmo, Svedio: Usonanoj John L. Hall, Roy J. Glauber, kaj germano Theodor W. Hänsch gajnis la Nobel-premion pri fiziko de 2005.
Lundo, 3-a de oktobro 2005
redakti- Reentombigo en Moskvo de kontraŭrevolucia generalo Anton Denikin.