La Okulvitra anasoBronzflugila anaso (Speculanas specularis, iam Anas specularis) estas sudamerika birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kaj la ununura membro de sia genro Speculanas. Ĝi estas ofte klasata en genro Anas kun aliaj plaŭdanasoj, sed ĝia plej proksima parenco estas ĉu la Krestanaso ĉu la Brazila anaso, kiuj formas same monotipajn genrojn. Kune ili apartenas al stirpo de Sudameriko kiu diverĝis frue el la aliaj plaŭdanasoj (Johnson & Sorenson, 1999) kaj povus inkludi la vaporanasojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulvitra anaso
Okulvitra anaso
Okulvitra anaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Speculanas
Specio: S. specularis
Speculanas specularis
(King, 1828)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakteroj redakti

 
Okulvitra anaso montranta la purpurbrilan speguleton

Tiu anaso estas 54 cm longa, kaj estas 1 kg peza. La dorso estas nigreca kaj skameca. La kapobildo estas rimarkinda kun tre malhebruna kapo kie elstaras ege kontraste blankegaj ovalforma makulo inter la okulo kaj la bekobazo kaj duonluna makulo gorĝarea al gorĝoflankoj, kio faras nekonfuzebla la specion, kaj de la antaxuokula blanka makulo venas la komuna nomo de “okulvitra”. La speguleto flugila estas brilege purpura (kun nigrablankaj bordoj) kaj de la bronzkoloraj nuancoj venas la alternativa komuna nomo de Bronzflugila anaso; simile en la latina scienca nomo estas du aludoj al la speguleto.

Ventro estas malhebruna. Flankoj nigrece makulecaj. La kruroj estas flavecaj kaj la irisoj malhebrunaj. La junuloj ne havas la blankajn makulojn antaŭokulajn kaj gorĝareajn. Ambaŭ seksoj estas similaj, tio estas, ne ekzistas seksa dimorfismo.

Krom laŭ "bronzkolora" speguleto tiu specio estas ankaŭ konata kiel "pato perro" aŭ "hundanaso" laŭ la akra bojalvoko de la ino.

Ekologio redakti

La Okulvitra anaso loĝas ĉe arbaraj riveroj kaj rapidaj rojoj (kaj ankaŭ ĉe lagoj, lagunoj kaj eĉ ĉe ebenaĵo) de malalta deklivaro de sudamerikaj Andoj ĝis 1.800 msm., en centra kaj suda Ĉilio kaj apudaj partoj de Argentino. Ili migras centren por vintrumi.

La ino demetas 5 al 7 ovojn, de 64 mm x 44 mm. La kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. La nesto estas granda kaj kovrata el lanugo, kaj same kiel faras la kaŭkenoj ankaŭ tiu ĉi kovras ĝin per herbo kiam oni lasas la neston sola.

Tiu specio estas ĉiomanĝanta, ĉefe el semoj, herboj kaj senvertebruloj; ĝi serĉas nutradon riverborde, sekvante la akvofluon, kaj ne eniras en malferma kamparo.

Referencoj redakti

  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine