Bluokula kakatuo

(Alidirektita el Okulvitra kakatuo)

La Bluokula kakatuo (Cacatua ophthalmica) estas granda, proksimume 50 cm longa, ĉefe blanka kakatuo kun movebla kresto, kaj nigra beko, kaj helblua bordo de senpluma haŭtaĵo ĉirkaŭ ĉiu okulo, kio donas al tiu specio ties nomojn.

Bluokula kakatuo ĉe Weltvogelpark Walsrode.
Blue-eyed Cockatoo Distribution
Cacatua ophthalmica -Vogelpark Walsrode-6b-3c

Kiel ĉiuj kakatuoj kaj multaj papagoj, la Bluokula kakatuo povas uzi unu el siaj zigodaktilaj piedo por preni aĵojn kaj porti manĝojn al sia beko dum staras sur la alia piedo; tamen, inter birdospecioj kiel tuto tio estas relative malofta.