Okupo de Korfuo

milita krizo inter Grekio kaj Italio je 1923: Italia generalo murdiĝis en Grekio; Mussolini faris severan ultimaton al Grekio kaj (kiam ĝi nur parte akceptiĝis) invadis Korfuon; la Konferenco de Ambasadoroj peris interkonsenton favorantan Italion

Post la fino de la unua mondmilito kaj la disfalo de la osmanida imperio, la gajnintaj potencoj starigis en Parizo komitaton da ambasadoroj superrigardontaj la ekzekuton de la pactraktatoj. Tiu komitato donis al internacia komisiono la taskon desegni la limon inter Grekio kaj Albanio.

La 27-an de aŭgusto 1923, la itala ĝeneralo Tellini kaj tri aliaj italaj oficiroj anoj de la komisiono estis mortigitaj far nekonatoj en greka teritorio survoje inter Ioannina kaj Sarandë. Tio estas proksime de la insulo Korfuo.

Reage al tiu krimo, la tiama provizora ministro pri eksteraj aferoj de Italio, Benito Mussolini postulis pezan kompensacion de la greka registaro, nome:

  • oficialan pardonpeton,
  • funebran servon,
  • militistan omaĝon de itala militŝiparo,
  • enketo pri la afero kun la partopreno de la milita ataŝeo ĉe la reprezentejo en Ateno,
  • mortpuno por la kulpuloj,
  • pago de kvindek milionoj da liroj
  • militistan omaĝon al la kadavroj.

Tiu peto devus esti akceptata antau 24 horoj.

La greka registaro rifuzis nur la partoprenon de la itala ataŝeo en la enketo, kaj la promeso de mortpuno. Tial, la 31-an de aŭgusto Mussolini sendis militan ŝiparon kun mil soldatoj cele al "paca kaj provizora okupado" de la insulo Korfuo ĝis solvo de la disputo. La okupado ne estis tute paca, ĉar la komandanto de la fortikaĵo de Korfuo rezignis pri rezisto nur post pafo al la fortikaĵo de kelkaj kanonfrapoj, kiuj bedaŭrinde mortigis kaj vundis kelkajn grekajn kaj armenajn rifuĝintoj loĝantaj en la soldataj dormejoj.

Cetere la okupo restis nemilita afero: la greka polico daurigis deĵori sur la insulo kaj la civilaj aŭtoritatoj kunlaboris kun la italoj. Dum kvar semajnoj okazis do densaj diplomatiaj kontaktoj inter Italio, la komitato de la ambasadoroj, Grekio kaj la ligo de la Nacioj por solvi la aferon.

Italio insistis ke laŭ la internacia juro la okupo ne estus milita ago, kiu estus malpermasata de la nova jura ordo starigita post la unua mondmilito per la fondo de la Ligo de la Nacioj. Laŭ tiu ordo la ŝtatoj ja devus provi arbitracii siajn konfliktojn en la konsilio de la Ligo.

Samtempe Mussolini postulis ke la komitato de la ambasadoroj subtenu liajn postulojn al Grekio puni la mortigon de anoj de la limkomisiono, sed ne volis renonci pri la rajto de Italio mem defendi siajn interesojn. La itala registaro akiris ankaŭ neformalan opinion de itala juĝisto Dioniso Anzilotti de la Internacia Kortumo de Hago, kiu malpravigis Italion.

La tezo de Mussolini iĝis do ke la pago de 50 milionoj da liroj estus anstataŭajo, ne aldonaĵo, de la punado de la krimuloj.

La 27an de septembro 1923, ricevinte nur la pagon de la petita sumo, Italio lasis Korfuon.

Eksteraj ligiloj redakti

Revuo Prassi Italiana di Diritto Internazionale, 1444/3 Arkivigite je 2012-11-14 per la retarkivo Wayback Machine