Olaf Scholz

germana politikisto; la 9a kanceliero de Germanio

Olaf SCHOLZ [ŝolc] (naskiĝis la 14-an de junio 1958 en Osnabrück, do nun 64-jara) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la nuna federacia kanceliero de Germanio ekde la 8-a de decembro 2021.

Olaf Scholz
Federacia kanceliero de Germanio
Olaf Scholz head 2023.jpg
Persona informo
Olaf Scholz
Naskiĝo 14-an de junio 1958 (1958-06-14) (64-jara)
en Osnabrück
Religio senreligieco [#]
Lingvoj germanaangla [#]
Loĝloko Rahlstedt • Potsdam [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Hamburga universitato [#]
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio [#]
Subskribo Olaf Scholz
Familio
Patro Gerhard Scholz [#]
Patrino Christel Scholz [#]
Gefratoj Jens Scholz • Ingo Scholz [#]
Edz(in)o Britta Ernst [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo [#]
Laborkampo politiko [#]
Aktiva en BonnoBerlinoHamburgo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Federacia kanceliero de Germanio Coat of arms of Germany.svg
Dum 2021
Antaŭulo Angela Merkel
Ministro pri financoj de Germanio
Dum 20182021
Ĉefurbestro de Hamburgo DEU Hamburg COA.svg
Dum 20112018
Antaŭulo Christoph Ahlhaus
Sekvanto Peter Tschentscher
Ministro pri laboro kaj socialaj aferoj
Dum 20072009
Antaŭulo Franz Müntefering
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Inter novembro 2007 kaj oktobro 2009 li en la federacia germania ministraro unua de Angela Merkel oficis kiel nacia ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, transprenante la postenon de la sampartiano Franz Müntefering. Ekde novembro 2009 li estas landa prezidanto de la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj nacia vicprezidanto de la partio.

De la 7-a de marto 2011 ĝis la 13-a de marto 2018 li oficis kiel ĉefurbestro (laŭvorte "unua urbestro") de Hamburgo. Ĉar la urboŝtato samkiel Berlino kaj Bremeno konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Berlino kaj Bremeno havas rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj.

De la 14-a de marto 2018 ĝis la 8-a de decembro 2021 li estis ministro pri financoj kaj vic-kanceliero en la ministraro kvara de Angela Merkel.

Eksteraj ligilojRedakti