Olavo la 2-a (Norvegio)

(Alidirektita el Olaf la 2-a (Norvegio))

Olavo la 2-a Haraldsson (naskiĝinta en 995, mortinta la 29-an de julio 1030) estis sanktigita reĝo de Norvegio . Li estis filo de la norvegia subreĝo Harald Grenske, pranepo de Harald Hårfagr. Lia memortago estas la 29-a de julio (respektive en katolikaj komunumoj ankaŭ la 10-a de julio).

Sankta
Olavo la 2-a de Norvegio
Olav Haraldsson
Sankta Olavo
Reĝo de Norvegio
Regado 1015–1028
Persona informo
Naskonomo Óláfr Haraldsson
Naskiĝo 995
en Ringerike
Morto 29-an de julio 1030 (1030-07-29)
en Stiklestad
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Katedralo de Nidaros vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Harald Belhara vd
Patro Harald Grenske vd
Patrino Asta Gudbrandsdatter vd
Gefratoj Harald la 3-a • Halfdan Sigurdsson vd
Edz(in)o Astrid Olofsdotter vd
Amkunulo Alfhild vd
Infanoj Magnus la 1-a • Wulfhild of Norway vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva en SkandinavioRusio vd
Sanktulo
Kanonizo 1164
Festotago 29-a de julio, 10-a de julio
Patroneco "Eterna reĝo de Norvegio"
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Olavo la 2-a

Vivo redakti

Post la forpelo de la filoj de Håkon Sigurdsson li ekregis en 1016 super Norvegion. Ĝi troviĝis ekde 1000 sub kontrolo dana kaj sveda. En Trondheim fonditis episkopujo de Olavo; episkopo unua iĝis la monako Grimkeln. Li venigis el Anglio pastrojn kaj monakojn; eĉ sur la Orknejaj Insuloj kaj en Islando li enkondukis la kristanan religion. La paganaj temploj malkonstruitis kio kolerigis la anojn de la malnova kredo. Poste li atakitis de la dana reĝo Knuto la Granda kiun apogis la ribelema norvegia kamparana nobelaro nekristana. Olavo devis fuĝi kaj fine venkitis, kiam li intencis regajni la regnon, fare de kamparanaj taĉmentoj apud Siklastad ĉe la fjordo de Trondheim. Lia kadavro entombigitis poste en la katedralo de Trondheim. Pro siaj klopodoj je kristanigo li deklaritis en 1164 sanktulo protektanta Norvegion porĉiame (latine: Rex Perpetuus Norvegiae, norvege: Norges Evige Konge).

Mezepokaj skaldoj dediĉis al li tutan kantaron sagaan. Eĉ hodiaŭ lia nomo glorigatas. Aljuĝatas ĝis hodiaŭ la t.n. Ordeno de Sankta Olavo. De tempo al tempo kritikatas ankaŭ liaj ne ĉiam humanaj metodoj de kristanigo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Maurer: Norwegens Schenkung an den heiligen Olav, Munkeno 1877

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti