Oleo

viskoza likvo ne solvebla en akvo

Oleo (latine oleum Oliv-oleo < antikve-greke ἔλαιον, élaion) estas likvo, kiu estas liposolvebla, en akvo ĝi ne solviĝas.

Natura oliv-oleo.
Sinteza motora oleo.

Laŭ Francisko Azorín oleo estas Grasa fluidaĵo el vegetaĵa, minerala aŭ animala origino, uzata por arto, industrio, lumigado, nutrado, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina oleum. Kaj li aldonas la terminojn olepentro, por pentrofarita per farboj solvitaj en oleo; elpensita en la 14ª jc.; oleografio, por arto presi per oleaj koloriloj..[2]

Grupoj de oleoj redakti

Organika oleo redakti

Organika oleo (ankaŭ nomita bio-oleo aŭ bioleo) estas kemie triglicerido, kiu diferenciĝas de la organika graso nur en la fandopunkto.

Multaj vegetaĵaj oleoj de tiu ĉi grupo servas kiel nutraĵoj (ekz. arakida oleo, kolz-oleo, oliv-oleo, palm-oleo, sunflora oleo, linoleo).

Bestoleoj (kiel ekz. fiŝoleo) estas nur malofte uzataj kiel nutraĵo. Ili estas uzataj aŭ en la farmacia industrio (moruhepatoleo) aŭ en la kemia industrio (kiel ŝmiroleo, sapo) aŭ en la maŝinindustrio kiel ŝmirmaterialoj.

Volatila oleo redakti

Volatila oleo estas likva vaporiĝema oleo, kiu troviĝas en diversaj plantoj (ekz. citrona oleo).

Minerala oleo redakti

Minerala oleo troviĝas kiel nafto en la terkrusto. Ĝi estas likva miksaĵo de diversaj karbonhidrogenoj (ĉefe alkanoj). Ili estas gravaj energidonantaj materialoj por la homo (brulmaterialoj), iliaj derivaĵoj kiel benzino, keroseno (kiuj ne apartenas al la oleoj) estas gravaj fueloj por la veturiloj.

Sinteza oleo baziĝas sur naftorafinaĵoj, ili havas specialan molekulan strukturonm kiu diferenciĝas de tiu de nafto. Ĝi produktiĝas el sinteze produktitaj karbonhidratoj kaj salkombinaĵoj.

Manĝebla oleo redakti

Maizoleo kaj Oliv-oleo

Biologio redakti

Aplikadoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri oleo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Karaktero olea. 

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 152.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.