Oleo-pentrado

pentrado per olefarbo

Oleo-pentrado estas metodo de pentrado per pigmentoj kunligitaj de sekiganta oleo (precipe de linoleo en renesanca Eŭropo). Ofte oleo kiel linoleo estis bolita kun rezino, ekzemple pino-rezino aŭ eĉ olibano. Tiuj variaj oleoj donas al la uzita farbo diversajn proprecojn (malpli flava aspekto, malpli longa sekiĝtempo, ktp...).

Mona Lisa, Leonardo da Vinci, ĉ. 1503-1506
Vidaĵo de Delft en olepentraĵo, de Johannes Vermeer.

Oleofarbo estis uzita por la unua fojo en okcidenta Afganio, iam inter la 5-a kaj la 9-a jarcentoj. Ĝia uzado sekve disvastiĝis okcidenten ĝis tiam, kiam en Mezepoko ĝi atingis Eŭropon. Oleo-pentrado sekve fariĝis la ĉefa ĝenro de pentrado : klimakse de la Renesanco, la antaŭa metodo "tempero" estis jam preskaŭ tute anstataŭigita en la plej granda parto de Eŭropo.

Tekniko redakti

Olepentrado estas tipo de malrapide sekanta pentrado kiu konsistas el partikloj de pigmento solvitaj en seka oleo, plej ofte linoleo. The viskozeco de la farbo povas esti modifita per la aldono de solvaĵo kia terebintino aŭ blanka nafto, kaj oni povas aldoni lakon por pliigi la brilon de la sekigita olefarbo. Olepentrado estis uzata en Eŭropo ekde la 12a jarcento por simpla ornamado, sed ne estis amplekse adoptita kiel arta rimedo ĝis komenco de la 15a jarcento. Oftaj modernaj aplikoj de olepentrado estas en finigo kaj protektado de ligno en konstruaĵoj kaj eksponitaj metalaj strukturoj kiaj ĉe ŝipoj kaj pontoj. Ties protektaj propraĵoj kaj lumigaj koloroj faras ĝin dezirebla kaj por interna dekorado kaj por ekstera uzado sur ligno kaj metalo. Pro siaj propraĵoj de malrapida sekado, ĝi estis ĵus uzita en survitra animacio. La dikeco de ĝia tavolo postulas konsiderindan tempon por la sekado: maldikaj tavoloj de olepentraĵo sekiĝas relative pli rapide.

Bibliografio redakti

  • Mayer, Ralph. The Artist's Handbook of Materials and Techniques Viking Adult; 5th revised and updated edition, 1991. ISBN 0-670-83701-6