La olibana vojo, kiu iris de la suda Arabio ĝis la Mediteraneo estas unu el la plej malnovaj komercvojoj de la mondo.

la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. kun parto de la olibana vojo
La nabatea rokurbo Petra en la nuna Jordanio estis grava vojkruciĝo de la olibana vojo.

Laŭ ĝi oni transportis olibanon de ties devenlando Dofaro en la nuntempa Omano tra Jemeno, Asirio kaj Heĝazo ĝis la mediteranea haveno GazaDamasko. Gravaj komercstacioj ĉe la karavana vojo estis Ŝabŭa, Sanao, Medino kaj Petra.

Signifo de olibano redakti

 
La rezino de la abisina arbo

La sekigita rezino de la incensarbo (boswellia sacra) estigas dum forbrulo agrablan fumon. De praaj tempoj ĝi estas uzata kiel desinfekta kaj inflammalpligrandiga fumaĵo de kuracistoj. Kiel kuracilo ĝi estas ŝatata ĝis nun en la ekstereŭropa medicino kaj naturkuracado.

Aldone oni uzas olibanon por religiaj ritoj, ekzemple en la romkatolika kaj ortodoksa eklezioj. En la sanktejoj de preskaŭ ĉiuj religioj de la Antikvo oni taksis olibanon tre altvalora oferaĵo.

Naskiĝo kaj florado redakti

La estiĝo de la olibana vojo eblis nur pro la aldomigo de la dromedaro meze de la 2-a jarcento a.K.. Pro uzo de dromedaroj kiel transportiloj, la dependeco de la karvanoj de akvejoj en la dezerto malpligrandiĝis.

Krom olibano vojaĝis sur la olibana vojo ankaŭ spicoj kaj gemoj el Hindio kaj sudorienta Azio al Palestino kaj Sirio. Ĉe Petra, norde de la Akaba Golfo la olibana vojo disiĝis al norda branĉo celintan Gaza-urbon kaj orientan al Damasko. Laŭ raportoj de antikvaj aŭtoroj kamelkaravanoj bezonis 100 tagmarŝojn sur la 3.400 kilometrojn longa vojo inter Dhofar kaj Gaza.

Oni uzis la olibanan vojon, verŝajne ekde la 10-a jarcento a.K.. Sed pligrandiĝis la komerco nur post la estiĝo de la sudarabaj reĝlandoj Ŝeba, Qataban, Hadramaut kaj Ma'in en la 8-a jarcento a.K.. La alta bezono de olibano ĉe kultaj agadoj en la mediteranea regiono pligrandigis la komercon sur la vojo kaj riĉigis la apudajn urbojn kaj regnojn. Oni taksis la konsumon de olibano en Romio ĉirkaŭ la jaro 0, je ĉ. 1.500 tunoj el la tuta estimata jarproduktado de 2.500 ĝis 3.000 tunoj. La romianoj nomis la devenlandon de la altvalora krudmaterialo tial Arabia felix - feliĉa Arabio.

Neniiĝo redakti

Jam iom antaŭe ekis la malrapida neniiĝo de la olibana vojo. La ptolemeoj, kiuj regis Egiption, malfermigis en la 1-a jarcento a.K. la marvojon tra la Ruĝan Maron. Tiel ili povis partopreni la olibanokomercon, sen pagi la altajn dogankostojnimpostojn de la landvojo. Ne nur la malnova karavanvojo perdis tiel sian signifon, sed ankaŭ la antikvaj arabaj reĝlandoj. Tial en la 3-a jarcento kreskis la influo de la himjaroj en Jemeno, kies ekonomia bazo estis agrikulturo en la montaro kaj kontrolo de la markomerco.

La venko de la islamo ekde la 7-a jarcento signifis alian gravan baton al la komercvojo. Olibano estis ja uzata en la islama medicino, sed ne en religiaj ejoj, kiel la moskeoj.

Tute perdiĝis sian signifon la olibana vojo post la malkovro de la marvojo al Hindio kaj la malfermo de la spica vojo fare de la portugaloj en la 16-a jarcento.

Antikvaj lokoj ĉe la olibana vojo redakti

La oazo estas esplorata ekde 2004 de teamo de la germana arkeologia instituto sub gvidado de Ricardo Eichmann. Tie kruciĝis la malnovaj komercvojoj kaj ekzistis kontaktoj al la regnoj de Egiptio, Levantenio, Mezopotamio kaj suda Arabio. La oazo situis super baseno de natura akvorezervujo, kiun oni povas atingi parte jam en profundo de nur unu metro. Ĉar la plej proksima akvejo situis je 150 kilometroj, ĉiuj karavanoj estis devigitaj trairi la oazon. Tajma havis bonan fortikaĵon kaj 14 kilometrojn longan muron. La centro estis protektita de pluraj muroj. Oni trovis bazojn de multaj temploj kaj aliaj konstruaĵoj. Troviĝis ankaŭ armiloj de soldatoj el Libano, Sirio kaj norda Mezopotamio, kelkaj el la epoko ĉ. 2000 a.K.. Ekzistas ankaŭ surskriboj de la arameoj kaj aliaj popoloj el la 2-a kaj 1-a jarcentoj a.K.. Steleo atestas, ke Nabonid, la lasta babilona reĝo, meze de la 6-a jarcento a.K. loĝis tie, verŝajne pro la karavankomerco.

Bibliografio redakti

  • Heinrich L. Kaster: Die Weihrauchstraße. Handelswege im alten Orient. Umschau-Verl., Frankfurt am Main 1986. ISBN 3-524-69062-9
  • Joachim Willeitner: Jemen. Hirmer, München 2002. ISBN 3-7774-8230-7
  • Frank Rainer Scheck: Die Weihrauchstraße. Von Arabien nach Rom - Auf den Spuren antiker Weltkulturen. Lübbe, Bergisch Gladbach 1995. ISBN 3-404-64157-4

Eksteraj ligiloj redakti