Oligodaktilio (el la antikva greka oligos signife "malmultaj" kaj δάκτυλος daktylos signife "fingro") estas la ekzisto de malpli ol kvin fingroj en mano aŭ piedo.[1][2]

Ĝi estas tre ofte erare nomata hipodaktilio, sed la grekaj prefiksoj hipo- kaj hiper- estas uzataj por senĉesaj skaloj (ekz. en hipoglikemio kaj hipotermio). Tio estas male al interrompitaj aŭ kalkuleblaj skaloj, kie oligo- kaj poli- estu uzataj (ekz. en oligarkio kaj poligamio). Oligodaktilio estas tiel la malo de polidaktilio.[2][3] Tre rara, tiu misordo kutime havas genetikan aŭ familian kaŭzon.[3][4]

Oligodaktilio estas foje signo aŭ simptomo de kelkaj sindromoj kiel la sindromo de Poland kaj la sindromo de Weyer Ulnar Ray.[5] Ĝi estas tipo de dismelio.

Ektrodaktilio estas ekstrema ekzemplo de oligodaktilio, kiu konsistas en foresto de unu aŭ pliaj centraj fingroj de mano aŭ piedo.[6] La manoj kaj piedoj de personoj kun ektrodaktilio estas ofte priskribita kiel "krifeca" kaj povas inkludi nur la dikfingron kaj unu fingron (kutime la etfingro, ringofingro aŭ sindaktilio de ambaŭ) kun similaj nenormalecoj de la piedoj.[7]

Personoj kun oligodaktilio ofte havas normalan uzadon de la ceteraj fingroj kaj bone adaptiĝas al sia kondiĉo. Ili ne estas malhelpitaj en siaj ĉiutagaj agadoj.[4][8] Eĉ tiujn kun la plej ekstremaj formoj povas fari taskojn kiuj postulas fajnan kontrolon, kiel skribado[4] ŝufarado[8] same kiel labori kiel taksiisto.[8]


Notoj redakti

  1. retejo de NIH, citanta Merriam-Webster's Medical Dictionary. Alirita la 16an de februaro 2010.
  2. 2,0 2,1 Medical terms Dictionary Arkivigite je 2014-05-15 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 16an de februaro 2010.
  3. 3,0 3,1 [1]. Alirita la 16an de februaro, 2010.
  4. 4,0 4,1 4,2 Meredith Vaughn Jones (Nov 1957). “Oligodactyly”, Journal of Bone and Joint Surgery B (39), p. 752–754. doi:10.1302/0301-620X.39B4.752. 
  5. P D Turnpenny, J C Dean, P Duffty, J A Reid, kaj P Carter, "Weyers' ulnar ray/oligodactyly syndrome and the association of midline malformations with ulnar ray defects." J Med Genet. 1992 September; 29(9): 659–662. En retejo de NIH. Alirita la 17an de februaro, 2010.
  6. (1998) “Ectodermal dysplasia, Rapp-Hodgkin type in a mother and severe ectrodactyly-ectodermal dysplasia-clefting syndrome (EEC) in her child”, American Journal of Medical Genetics Part A 63 (3), p. 479–81. doi:[[doi:10.1002%2F%28SICI%291096-8628%2819960614%2963%3A3%3C479%3A%3AAID-AJMG12%3E3.0.CO%3B2-J|10.1002/(SICI)1096-8628(19960614)63:3<479::AID-AJMG12>3.0.CO;2-J]]. 
  7. Peterson-Falzone, Sally J.. (2001) Cleft Palate Speech. Mosby. ISBN 978-0-8151-3153-3.
  8. 8,0 8,1 8,2 Lewis, Thomas (1908). “The Inheritance of Deformities”, British Medical Journal 2 (2481), p. 166–173. doi:10.1136/bmj.2.2481.166.