Olimpika Konsilio de Malajzio

La Olimpika Konsilio de Malajzio (malaje Majlis Olimpik Malaysia, IOK-kodo: MAS) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Malajzio. Kiel NOK, la organizaĵo celas subteni nederlandajn atletojn, sporton en Nederlando kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Malajzio, kvankam ĝis la jaro 2024 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando. La organizaĵo cetere ankaŭ respondecas pri subteno al la malajziaj teamoj en la Ludoj de la Komunumo de Nacioj.

Olimpika Konsilio de Malajzio
Sidejo [[]], [[]]
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr
la malajzia teamo en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008

Historio redakti

La olimpika konsilio kreiĝis en 1953 kiel Olimpika Konsilio de la Malaja federacio kaj estis internacie agnoskita en majo 1954. La 16-an de septembro 1963, Singapuro kaj la britaj kronkolonioj Norda Borneo kaj Saravako aliĝis al la Malaja Federacio por formi Malajzion. La 5-an de majo 1964, la Singapura Olimpika kaj Sporta Konsilio, la Saravaka Sporta Olimpika Komitato, la Sabaha Olimpika Komisiono kaj la Olimpika Konsilio de la Malaja federacio estis kunfanditaj por formi la Olimpikan Konsilion de Malajzio. Tamen jam jaron post tio, la 9-an de aŭgusto 1965, Singapuro ĉesis esti parto de Malajzio kaj reestablis sian propran Nacian Olimpikan Komisionon.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti