Olimpika himnoOlimpia himno (en greka Ολυμπιακός Ύμνος) aŭ nomata ankaŭ «Himno de la Internacia Olimpika Komitato» estas himno, nome muzika peco komponita de Spiridon Samaras sur vortumado de poeziaĵo de la ankaŭ greka Kostis Palamas. Ĝi estis kantita la unuan fojon la 25an de marto 1896, fare de koruso komponita de membroj de la muzikaj societoj de Grekio, en la inaŭgura ceremonio de la Unua Olimpiko de Ateno 1896 en la Stadiono Panatinaiko.

Kovrilpaĝo de la «Olimpika Himno» de Spiridon Samaras, 1896.

Nuntempe ĝi havas diversajn versiojn en diversaj lingvoj tutmonde kaj estis kantataj en multaj el tiuj lingvoj en diversaj okazoj.