La simbolo de la Olimpikaj ringoj estis desegnita de Pierre de Coubertin en la jaro 1913. Ĝi konsistas el kvin interplektitaj ringoj en la koloroj blua, flava, nigra, verda kaj ruĝa; la sesa kolorigo uzata estas blanka por la fono. La simbolo uzatas en la flago kaj en multaj aliaj publikaĵoj de la unuopaj Someraj kaj Vintraj Olimpikoj, de la Internacia Olimpika Komitato kaj de ties naciaj sekcioj.

La Olimpikaj ringoj
skulptaĵo antaŭ la ĉefsidejo de la Internacia Olimpika Komitato en Ĝenevo

Post kiam la la Somera Olimpiko 1916 ne okazis pro la Unua Mondmilito, la olimpika flago estis unue uzata en la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno.

Pierre de Coubertin diris pri la simbolo en 1931:

Citaĵo
 Ĝia figuro estas komprenebla simbole. Ĝi reprezentas la kvin kontinentojn, kiuj estas unuigitaj en la Olimpika Movado; la ses koloroj korespondas al tiuj de ĉiuj naciaj flagoj de la hodiaŭa mondo. 
— Pierre de Coubertin

La kvin ringoj reprezentas la kvin kontinentojn. La interplektiĝo de ringoj simboligas la universalecon de la olimpika idealo kaj tra ili kunigitaj kontinentoj kaj la pacan renkontiĝon de la sportistoj, iliaj akomanantoj kaj spektantoj de ĉiuj landoj. La kvin koloroj de la ringoj kune kun la koloro blanko de la fono laŭ la nuna stato reprezentas almenaŭ unu koloron de ĉiu nacia flago de la partoprenantaj nacioj. [1]

Ĝis la jaro 1951 en la oficiala manlibro de la Olimpikoj estis klarigo kiu koloro reprezentu kiun kontinenton: la blua estu por Eŭropo, la flava por Azio, la nigra por Afriko, la verda por Aŭstralio kaj la ruĝa por Ameriko. Tiu noto estas forigita, ĉar ekzistas neniuj indikoj ke Coubertin intencis ĝin tiel.[2]

Referencoj redakti