La kipra monto Olimpo, altas 1952 metrojn kaj estas la plej alta punkto de la insulo Kipro en la Mediteranea Maro. Ĝi ne miksendas kun la monto Olimpo sur la kontinenta parto de Grekio.

Olimpo
monto [+]

LandoKipro

MontaroTroodos

Supermara alteco1 952 m [+]
Koordinatoj34° 56′ N, 32° 52′ O (mapo)34.93666666666732.863888888889Koordinatoj: 34° 56′ N, 32° 52′ O (mapo)

Olimpo (Kipro)
Olimpo (Kipro)
DEC
Olimpo
Olimpo
Map
Olimpo

Vikimedia Komunejo:  Mount Olympus, Cyprus [+]

plej alta monto de Kipro
vdr
La montaro Troodos kun la kipra monto Olimpo - la plej alta punkto de la insulo Kipro.

Superrigardo redakti

La pinto de la monto en la kipra montaro Troodos ne alireblas, ĉar sur la plej alta punkto troviĝas radara instalaĵo de la armeo de Britio. La instalaĵo ekde la jaro 1974 kontrolas la ĉielon ĉirkaŭ la monto en radiuso de inter 1500 kaj 3000 kilometroj.

Eblas aliri la monton, krom la pinto, per strato aŭ piede per vojetoj tra valo, en kiu ekzistas pluraj akvofaloj. En la proksimeco de la monto troviĝas la konata monaĥejo Kykkos.

Ĉe la deklivoj de la monto inter januaro kaj marto ekzistas la sola ski-regiono de la insulo Kipro kun kvar ski-liftoj de inter 150 kaj 500 metroj da longeco. Krome eblas ski-migri. Ĉe la norda flanko de la monto ekzistas ski-tereno kun 120 da altecodiferenco kaj kun longo de 370 metroj, kiu estis agnoskata de la Federacio Internacia pri Skiado (FIS). Ekde la jaro 1977 ĉi-tie ĉiujare okazas internacia ski-konkurso de la federacio FIS.

Eksteraj ligiloj redakti