Oliver Polak (naskiĝis la 14-an de majo 1976 en Papenburg, Germanio) estas germana komikisto kaj verkisto.

Oliver Polak
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1976 (1976-05-14) (47-jaraĝa)
en Papenburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo kabaredisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La patro de Oliver Polak, germana judo, en sia infanaĝo pretervivis la malliberiĝon en pluraj naziaj koncentrejoj kaj post la Dua Mondmilito revenis al sia hejmurbo. La patrino de Oliver, rusa judino studinta germanistikon, en 1975 el la tiama sovetunia urbo Leningrado venis al Germanio kaj edziniĝis. Sekvajare naskiĝis Oliver - li kaj la gepatroj (poste ankoraŭ sekvis pli juna fratino) estis la solaj judoj en la urbo, kiun la urbanoj pro sia en Germanio malcentra situo en la pleja nordokcidento, lime al la rivero Emso kaj la nederlanda provinco Groningo, foje konsideras aparte provinceca. La plej proksima sinagogo estis en Osnabrück, kaj la singarde veturantaj gepatroj per aŭto tra vilaĝaj ŝoseoj bezonis kutime pli ol 2 horojn por vojo tien kaj saman tempon por la reveno - la religia vivo do estis malfaciligita, kaj la miskomprenoj inter la german-rusa juda familio kaj la en la urbo kaj la tuj ĉirkaŭa regiono Emsland precipe katolikaj, en la iom pli norda najbara regiono Orientfrislando plejparte protestantismaj aliaj civitanoj multfoje kreis aparte bizarajn situaciojn. Oliver Polak estis (aparte sensukcesa) ano de pluraj lernejoj en Leer kaj Papenburg, kaj post pluraj lernejaj fiaskoj sukcesis pri sia abitura ekzameno nur en la juda internulejo Carmel College en Anglio. Post staĝo en la germanlingva televida kanalo VIVA en Kolonjo li iĝis kunprezentisto de la televida programo Viva-Family kaj dum jaro prezentis la programon Disney Club en la same germanlingva televida kanalo RTL. Krome li interalie videblis en la komediista televida programo Zack! de la kanalo Sat.1. En 2003 li translokiĝis al Berlino, prenis aktorajn lecionojn kaj ekde 2006 laboris kiel sceneja komediisto. En 2008 li publikigis la libron Ich darf das – ich bin Jude (germanlingve, en traduko "mi rajtas je tio - mi judas"), en kiu li samkiel en siaj komediistaj scenejaj programoj temigas sian judan infanaĝon en nejuda medio de la urbeto Papenburg, kaj sian komplikan rilaton al la juda patrino. Liaj priskriboj de bizaraj ĉiutagaj renkontiĝoj en la provinca urbeto estas amuzaj, ĉarmaj kaj lia humuro same primokas sin mem kaj la propran familion, la junajn kaj maljunajn nejudajn samurbanojn 40 jarojn post la Holokaŭsto, la foran judan komunumon de Osnabrück, la nejudajn kaj judajn instruistojn kaj kunlernejanojn en la lokaj lernejoj kaj en la ortodokse juda internulejo en Anglio, kie li fine sukcesas pri lernejofina ekzameno, kaj la kolegojn en siaj unuaj televidoprezentistaj laboroj. Lia memironia kaj samtempe socie kritika humuro iom kompareblas al la judaj komedaj verkistoj Woody Allen, Gerhard Bronner kaj Karl Farkas.

Libroj redakti

  • Oliver Polak kaj Jens Oliver Haas: Ich darf das – ich bin Jude (germanlingve, en traduko "mi rajtas je tio - mi judas"). Eldonejo Kiepenheuer & Witsch, Kolonjo 2008, ISBN 978-3-462-04050-0
    Sonlibro legita de la verkisto mem, 2 kompaktdiskoj, ISBN 978-3-8371-0096-9.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Oliver Polak en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)