Olivier Gaudefroy

verkisto kaj esperantisto

Olivier GAUDEFROY estas franca verkisto kaj eks-esperantisto kiu naskiĝis en 1972 en la urbo Orleano.

Olivier Gaudefroy
Olivier Gaudefroy, foto de 2016
Olivier Gaudefroy, foto de 2016
Persona informo
Naskiĝo 18-a de februaro 1972
en Orléans Francio
Nacieco franco
Lingvoj Esperantofranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto
Verkado
Ĝenroj romanoj, noveloj, eseoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis serion de detektivaj romanoj kun Hipatia, greka filozsofino kaj matematikistino de Aleksandrio (4-a - 5-a jarcento) kiel heroino[1]. Li ankaŭ skribis biografian eseon pri Hipatia publikitan en 2012[2].

Li bone konas la vivon pri Hipatia kaj la periodon de la antikveco. Li plurfoje partoprenis je debatoj en Francio por prezenti la grekan scienculinon[3]. Poste, li daŭrigis sian laboron pri la studado de la virinoj de la antikva periodo kun la skribado de du novaj libroj. Unue kun libro eldonita en 2016 pri rakontoj de 25 grekaj kaj romiaj virinoj kiuj mastris la temojn de la poezio, de la filozofio, de la scienco, de la arto kaj de la politiko. Due kun biografio pri Kleopatro eldonita en 2017. La sama jaro, li subskribas unuan libron pri Orleano kiu parolas pri la historio de sia urbo. En 2019, Olivier Gaudefroy skribis novan novelon pri Lubna de kordobo kiu rilatis la vivon de tiu mezepoka intelektulino kaj en 2021 pri la usona kurtdistanca kuristino, Betty Robinson, unua olimpika ormedala virino en 100-metra kuro.

En 2022, li skribis biografion pri la feministo kaj socialisto Flora Tristan.

Olivier Gaudefroy esperantiĝis en 1996 kaj skribis diversajn artiklojn pri historio en la revuo Kontakto en kiu li estis konstanta kontribuanto inter 2002 kaj 2006. En 2011, li subskribis la peticion "Espéranto au bac" lanĉite de la francaj esperantistaj asocioj kiu konsistas enigi Esperanton kiel studeblan lingvon por la abiturientaj ekzamenoj en Francio[4].

Ankaŭ, li kunlaboris je du kolektivaj literaturaj projektoj kun novelo en "Dimension Uchronie II" (ukronia dimensio II, Rivière Blanche, 2019) kaj postparolo en "Du cynisme" (El Cinikismo, Éditions du Petit Pavé, 2018).

Bibliografio redakti

  • Poison au gymnase [Veneno en la gimnastikejo], Éditions Déméter 2006
  • Meurtre d’une vestale [Murdo de vestalo], Éditions Déméter 2007
  • Les cendres d'Arsinoé [La cindroj de Arsinoe], Les Éditions du lamantin 2010
  • Hypatie, l'étoile d'Alexandrie [Hipatia, la stelo de Aleksandrio], Arléa 2012
  • Elles ont fait l'Antiquité [ili (virinoj) faris la antikvan epokon], Éditions Turquoise 2016
  • Cléopâtre l'immortelle [Kleopatra la senmorta], Arléa 2017
  • Orléans insolite et secret [Orleano nekutima kaj sekreta], Éditions Sutton 2017
  • Lubna, la copiste de Cordoue, [Lubna, la kopistino de Kordovo], Éditions Turquoise, 2019
  • Elles ont fait l'Orient antique [ili (virinoj) faris la antikvan Orienton], Éditions Turquoise 2021
  • Le Loiret Patrimoine insolite [Loiret nekutima heredaĵo], Éditions Sutton 2021
  • Betty Robinson, la première athlète olympique [Betty Robinson, la unua olimpika atletino], Éditions Jourdan 2021
  • Flora Tristan, une insoumise sous le règne de Louis-Philippe [Flora Tristan, mesubmetatulino dum la regado de Ludoviko-Filipo], Syllepse 2022
  • Paris 1924, un été de Jeux olympiques [Parizo 1924, olimpia somero], Caban 2023

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti