Olli Rehn

Olli REHN (Pri tiu ĉi sono prononco) (naskiĝis la 31-an de marto 1962 en Mikkeli) estas finna politikisto. Lia partio estas Finnlanda Centro, kies EU-parlamentanoj membras en la liberala-demokrata alianco.

Olli Rehn
Olli Rehn by Moritz Kosinsky 2.jpg
Persona informo
Olli Rehn
Naskiĝo 31-an de marto 1962 (1962-03-31) (61-jara)
en Mikkeli, Flag of Finland.svg Finnlando
Lingvoj finna [#]
Ŝtataneco Finnlando [#]
Alma mater Macalester College • Universitato de Helsinko • Kolegio Sankta Antonio [#]
Partio Finnlanda Centro [#]
Profesio
Okupo politikisto • futbalisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
Aktiva en StrasburgoBruseloHelsinko [#]
EU-Komisionano Flago-de-EU.svg
por Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Dum 20042014
Antaŭulo Erkki Liikanen
Sekvanto Jyrki Katainen
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis membro de la Eŭropa Komisiono ekde 2004, vicprezidanto ekde 2011. Unue li oficis kelkajn monatojn en la Komisiono Prodi, kie li respondecis pri entreprenoj kaj informa socio, transpreninte la taskon de sia samlandano Erkki Liikanen. La 22-an de novembro 2004 li eklaboris kiel komisionano respondeca pri larĝiĝo de la Unio en la unua Komisiono Barroso. En la dua Komisiono Barroso, kiu eklaboris la 10-an de februaro 2010, li estis membro respondeca pri ekonomio kaj monaj aferoj.