Olmos de Ojeda [OLmos deoĤEda] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en la subkomarko Boedo-Ojeda. La loknomo Olmos de Ojeda povas esti komprenata etimologie kiel Ulmoj de Ojeda, alude al la subkomarko.

Olmos de Ojeda
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34488
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 179  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 4° 25′ U (mapo)42.723611111111-4.4244444444444Koordinatoj: 42° 43′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 925 m [+]
Areo 103,6 km² (10 360 ha) [+]
Olmos de Ojeda (Provinco Palencio)
Olmos de Ojeda (Provinco Palencio)
DEC
Olmos de Ojeda
Olmos de Ojeda
Situo de Olmos de Ojeda
Olmos de Ojeda (Hispanio)
Olmos de Ojeda (Hispanio)
DEC
Olmos de Ojeda
Olmos de Ojeda
Situo de Olmos de Ojeda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olmos de Ojeda [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo de Amayuelas de Ojeda.
 
Preĝejo de Sankta Johano Baptista de Moarves de Ojeda.
 
Preĝejo de Montoto de Ojeda.
 
Preĝejo de Pisón de Ojeda.
 
Panoramo de Vega de Bur.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 103,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 187 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 ĝis 500 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 88 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn: Amayuelas de Ojeda, Moarves de Ojeda, Montoto de Ojeda, Pisón de Ojeda, Quintanatello de Ojeda, San Pedro de Ojeda, Vega de Bur kaj Villavega de Ojeda. La loĝloko Olmos de Ojeda mem, kie estas la urbodomo de la municipo, je 1a de Januaro 2020, enhavis nur 39 loĝantojn, laŭ la Instituto Nacional de Estadística (INE).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1971 oni kunigis la municipojn Olmos de Ojeda kaj Vega de Bur, kaj oni establis la sidejon de la nova municipo en Olmos de Ojeda.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Eŭlalia de Olmos (en la foto de la tabelo) kaj aliaj preĝejoj.

Bildoj de la preĝejo de Sankta Johano Baptista de Moarves de Ojeda redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti