Săcădate
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Oltszakadát)
Săcădate [səkədate] (hungare: Oltszakadát; germane: Sakadat) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1 271 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 730 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1306. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre ĝi apartenas al la urbo Avrig.[1][2]
Săcădate | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Sibiu | ||
Alinome | Oltszakadát hungare, Sakadat germane | ||
Komunumo | Avrig | ||
Iama hungara departemento | Szeben | ||
Situo | 45° 46′ N, 24° 23′ O (mapo)45.76111111111124.388888888889Koordinatoj: 45° 46′ N, 24° 23′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 385 m | ||
Poŝtkodo | 555203 | ||
Loĝantaro | 659 (2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 144107 | ||
Unu kilometron sude de Săcădate preterfluas la rivero Olt kaj situas ties baraĵlago Avrig. Aliflanke estas la nacia vojo DN1. La fervoja stacio de Avrig estas ĉirkaŭ 4 km for.
En la censo de 2002 la 659 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 525 | 79,7 % |
hungaroj | 128 | 19,4 % |
germanoj | 6 | 0,9 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 528 | 80,1 % |
hungara | 126 | 19,1 % |
germana | 5 | 0,8 % |
Gravaj personoj redakti
- Flaviu Dragomir (24-a de februaro 1915 – 1974[5]): dekoraciartisto.
Fontoj kaj notoj redakti
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
- ↑ Eugenia Antonescu, Magda Avram. (1983) Flaviu Dragomir 1915–1974. Expoziție retrospectivă, pictură – grafică – ceramică.. Bukareŝto: Muzeul de Artă al Republicii Socialiste România.
-
Situo en tridimensia modelo
-
Vido de sud-oriento