Olympia (L’Olympia) de Parizo, en la numero 28 de la Boulevard des Capucines, estas teatro kiu akiris famon internacie el la 1960-aj jaroj pro la prezentado de muzikistoj kaj kantistoj de multaj landoj kaj de stiloj tre diferencaj, kaj ankaŭ pro sia akustikaj kondiĉoj kiuj faris ĝin tre taŭga loko por la registrado de koncertaj ludoj.

Teatro Olympia de Parizo.

Historio redakti

La teatro estis fondita en 1888 de la hispana Josep Oller, kiu estis ankaŭ la kreinto de la Moulin Rouge. La Olympia estis inaŭgurita per ludado de La Goulue, unu de la dancistinoj de Kankano plej popularaj siaepoke.

Ĝis komenco de la 1950-aj jaroj la spektakloj estis tre diversaj (prezentadoj de kantistoj, baledo, cirko, opereto, kinprojekcioj, inter aliaj). La komponisto Bruno Coquatrix estis dungita kiel direktoro, posteno en kiu li restos ĝis sia morto en 1979. En 1961, Édith Piaf, je peto de Bruno Coquatrix, faris serion de koncertoj, eble la plej memorindaj kaj emociaj de sia kariero, en la Olympia, lokalo kiu estis minacata je malapero pro financaj problemoj. Tie ŝi prezentis sian un ege faman kanton Non, je ne regrette rien, kiu ege adaptiĝis al ŝia personeco kaj kiun Charles Dumont estis komponinta por ŝi. Tiel ŝi savis la Olympia kaj Bruno Coquatrix restis eterne dankema.

Bruno Coquatrix dungis kantistojn ne tre konatajn kiuj poste famiĝis el sia ludado en la Olympia, kiel Georges BrassensJacques Brel, kaj ankaŭ aliajn kiuj jam estis famaj kiel la portugala fadistino nome Amália Rodrigues, Frank Sinatra aŭ la egipta kantistino Umm Kalzum, kiu estis praktike nekonata en la okcidentaj landoj, sed tre populara en la araba mondo (ŝiaj koncertoj en Parizo en 1967 estis la nuraj en okcidenta lando). En la Olympia ankaŭ The Beatles kaj The Rolling Stones, ambaŭ en 1964, faris siajn unuajn gravajn koncertojn ekster Anglio. Bruno Coquatrix estis kritikita tiam ĉar li montris preferon por la brita pop-muziko kaj ne por la franca, laŭ li pli ene de la chanson kaj ne de la pop.

En la 1960-aj jaroj la Olympia iĝis nepra trapasejo por la kariero de kantisto aŭ muzika grupo. Tio pluis ĝis fino de la 1970-aj jaroj, kiam la amasaj koncertoj estis ege oftaj, ĉar la Olympia havas nur 2000 sidlokojn. Tamen plue estis grandaj koncerto kiel tiu de The Rolling Stones en 1995. En 1993, la franca ministro de kulturo Jack Lang inkludis la teatron en la franca Kultura heredo. En 2007 Paul McCartney kaj lia bando faris memorindan koncerton en la mita teatro kaj en 2008 Madonna prezentis sian spektaklon "Hard Candy".

Kelkaj muzikistoj kaj kantistoj kiuj ludis en la Olympia redakti

 
Astor Piazzolla
 
Khaled
 
Leonard Cohen
 
Silvio Rodríguez
 
Julio Iglesias
 
Chuck Berry
 
Madonna
 
Georges Brassens
 
Édith Piaf
 
Salvatore Adamo
 
The Beatles
 
Umm Kalzum

Multaj el tiuj kantistoj nomis kiel "En la Olympia" sian diskon registrintan la koncerton en la teatro.

Literaturo redakti