Omar Sulejman

Omar Sulejman (arabe ‏عمر سليمان‎, naskiĝis la  2-an de julio 1936(nun 1936-07-02), do nun 84-jara) estas egipta armeano kaj politikisto. La 29-an de januaro 2011 li estis nomumita vicprezidanto de Egiptio (antaŭe tiu pozicio ne estis uzita dum 20 jaroj), post kiam inter la 23-a de januaro 1993 kaj la 29-a de januaro 2011 li estis direktoro de la sekreta servo de Egptio kaj estis konsiderata unu el la tutmonde plej potencaj ĉefoj de spionaj organizaĵoj. Li naskiĝis en la egipta urbo Kina, kaj en 1954, en aĝo de 19 jaroj, translokiĝis al Kairo por membriĝi en la egiptia armeo kaj ties prestiĝa Militista Akademio. Armean edukon li inter alie ricevis en Sovetunio, kaj kiel armeano li aktive partoprenis en la interna milito de Norda Jemeno (1962-1970), la Sestaga Milito (1967) kaj la Milito de Jom Kippur (1973).

Omar Sulejman
عمر سليمان
Vicprezidento de Egiptio
Omar Suleiman 070731-D-7203T-010 0WX8I.jpg
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de julio 1936(nun 1936-07-02) (nun 84-jara)
en Kina, Egiptio
Morto 19-an de julio 2012 (2012-07-19)
en Klevlando
Mortis pro korinfarkto [#]
Religio sunaisma islamo
Ŝtataneco Egiptio [#]
Alma mater Egipta Milita Akademio • Universitato de Kairo • M.V. Frunze Military Academy • Ain Shams University [#]
Partio Naci-demokratia partio de Egiptio
Profesio
Okupo diplomatopolitikistomilitisto [#]
Aktivaj jaroj 1954– [#]
16-a vicprezidanto de Egiptio
Dum 29-a de januaro 2011 -
direktoro de la sekreta servo de Egiptio
Dum 23-a de januaro 1993 - 29-a de januaro 2011
Sekvanto Murad Muŭafi
egiptia armeestro (nuna rango generalleŭtenanto)
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Nur malmultajn tagojn post lia vicprezidantiĝo, la 4-an de februaro 2011 la novaĵagentejo Fox News sciigis, ke sekve de atenco kontraŭ li tiutage pereis 2 liaj korpogardistoj.