One World Trade Center

Unumonda Komerca Centro (angle One World Trade Center (origine planita nomo Turo de Libereco (angle Freedom Tower) estas la nomo de la planata centra konstruaĵo de la nova Mondkomerca Centro en Novjorko, kies antaŭaĵo (la ĝemelturoj) estis detruita en la atenco de la 11-a de septembro 2001. Post sia kompletiĝo la Unumonda Komerca Centro estas la plej alta konstruaĵo de la okcidenta hemisfero; ĝia pinto atingas simbolan alton de 1776 futoj (541,32 metroj; la nombro 1776 estas la jaro de la deklaro de sendependeco de Usono). La turo havas 70 etaĝojn kaj 240.000 kvadrataj metroj da oficeja areo. Ĝia alto inkluzivas nesimetrian turpinton de 84 m, kiu elvoku la vidon de la etendita brako de la Statuo de Libereco en la novjorka haveno. Sur la turopinto staras anteno, kiu atingas alton de 610 metroj (pli ol 2000 futoj). La Unumonda Komerca Centro oficiale malfermiĝis la 3-an de novembro 2014. La formon de la konstruaĵo projektis la arkitekto Daniel Libeskind, kaj la konstrulaborojn planis kaj gvidis la arkitekta entrepreno Skidmore, Owings & Merrill.

One World Trade Center
emblemo
nubskrapulo • burokonstruaĵo • vidindaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo postmoderna arkitekturo vd
Arkitekto David Childs • Skidmore, Owings & Merrill • Daniel Libeskind vd
Estiĝo 3-a de novembro 2014
Malfermo 3-a de novembro 2014
Lando Usono vd
Situo Manhatano
Adreso 285 Fulton Street, Manhattan, New York City, U.S.
Situanta sur Fulton Street
Poŝtkodo 10007
Areo 325279
Situo
Geografia situo 40° 42′ 47″ N, 74° 0′ 49″ U (mapo)40.713-74.0135Koordinatoj: 40° 42′ 47″ N, 74° 0′ 49″ U (mapo)
One World Trade Center (Novjorko)
One World Trade Center (Novjorko)
DEC
One World Trade Center
One World Trade Center
Situo de One World Trade Center
Map
One World Trade Center
Parto de Wtc Observatory vd
Posedata de Havena Aŭtoritato de Nov-Jorko kaj Nov-Ĵerzejo • Durst Organization vd
Retejo https://www.onewtc.com
vdr
la konstrulaboroj la 7-an de aprilo 2012

Je la 4-a de julio 2004 (la nacia tago de Usono) okazis simbola ekkonstrua ceremonio, dum kiu oni metis granitan fundamentŝtonon de 20 tunoj. La ŝtono, elrompita en la montaro Adirondack, portas la gravuritajn vortojn "por honori kaj memorigi tiujn, kiuj perdis sian vivon je la 11-a de septembro 2001, kaj kiel omaĝo al la senlaca spirito de libereco - la 4-an de julio 2004".

Fakta posedanto de la konstruaĵo estas Larry Silverstein, luanto de la Mondkomerca Centro je la tempo de ĝia detruiĝo (formale li luprenis la konstruaĵon de 2001 ĝis 2100 de la havena institucio de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo). La kostoj de konstruado estis proksimume 3,9 miliardoj da dolaroj.

En Dubajo (Burĝ Ĥalifa) kaj Ĝakarto samtempe konstruiĝis simile altaj turoj, tiel ke la konkuro pri la pleja alto en la konstrua jardeko restis interesa - post la finkonstruo la Burĝ Ĥalifa havas la titolon de tutmonde plej alta konstruaĵo.

Vidu ankaŭ redakti