One of the Hollywood Ten

One of the Hollywood Ten (Unu el la Holivuda Dekopo, en hispana Punto de mira) estas filmo verkita kaj reĝisorita de la kimra Karl Francis, premierita en 2001. Estis kunproduktoraĵo inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Hispanio, mezvoje inter la biografia dramo kaj la politika trilero.

One of the Hollywood Ten
filmo
Originala titolo One of the Hollywood Ten
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2000
Ĝenro filmbiografio, filma dramo
Reĝisoro(j) Karl Francis
Scenaro Karl Francis
Ĉefrolantoj Jeff Goldblum
Greta Scacchi
Ángela Molina
Antonio Valero
Kim Manning
Cristopher Fulford
John Sessions
IMDb
vdr

Kadre de la nomita Ĉasado de Sorĉistinoj organizita de la usona senatano Joseph McCarthy, rakontas la agititan artan karieron de la reĝisoro Herbert J. Biberman, kiu estis inter la nomitaj Dekopo de Holivudo, grupo de kinistoj akuzitaj je aparteno kaj apologio de komunismo. Biberman formis parton de la nigraj listoj kun sia edzino, la aktorino Gale Sondergaard, kaj famiĝis ekde sia filmo de 1954 La tersalo, unu de la malmultaj filmoj konservitaj de la Kongresa Biblioteko de Usono pro sia historia kaj kultura gravo.

Punto de mira rakontas faktojn en Holivudo dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, same kiel la malfacilojn de Biberman por pluigi la filmadon de La tersalo, inter ili la deportado de la protagonista aktorino, la meksika Rosaura Revueltas.

La geaktoraro inkludas Jeff Goldblum kiel Biberman, Greta Scacchi kiel Gale Sondergaard, Ángela Molina kiel Rosaura Revueltas kaj Antonio Valero kiel Juan Chacón. Humphrey Bogart, Edward Dmytryk kaj Howard Hughes estas kelkaj el la realaj roluloj kiuj aperas priskribitaj en la filmo.

Oni filmis en Madrido, Hispanio, kaj la minejajn scenojn en la Regiono Murcio, de sudorienta Hispanio.