Oneworld
La organizaĵo oneworld Alliance (angle one – unu, world - "mondo", alliance – alianco, kutime nur nomata oneworld) estas aviada alianco de nuntempe 11 flugkompanioj (stato februaro 2010), fondita la 1-an de februaro 1999. Ŝanĝoj de la membrostrukturo tamen antaŭvidatas: la kompanio Mexicana de Aviación ne plu organizas flugojn ekde la fino de aŭgusto 2010, kaj aliflanke la aliĝo de tri novaj membrokompanioj laŭ la stato de septembro 2010 estas fikse deciditaj.
Oneworld | ||
---|---|---|
Flugkompania alianco | ||
Komenco | 1999 vd | |
Geografia situo | 32° 49′ 7″ N, 97° 3′ 24″ U (mapo)32.8186436-97.0567231Koordinatoj: 32° 49′ 7″ N, 97° 3′ 24″ U (mapo) | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
| ||
Moto | Oneworld revolves around you | |
Fondinto(j) | American Airlines • British Airways • Qantas • Qatar Airways • Iberia vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
oneworld Alliance | |
---|---|
Fondojaro: | 1999 |
Membraj kompanioj: | British Airways, American Airlines, Iberia, Finnair, Qantas k.a. |
Sidejo: | Vankuvero, Kanado |
Retejo: | www.oneworld.com |
Fondomembroj de la alianco estis la flugkompanioj American Airlines, British Airways, Canadian Airlines, Cathay Pacific kaj Qantas. Kadre de la alianco oneworld Alliance laŭ la stato de februaro 2010 ĉiutage okazas proksimume 9 300 pasaĝeraj flugoj, al sume 736 flughavenoj en 142 ŝtatoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 2 401 aviadilojn kaj proksimume 260 000 dungitojn. La organizaĵo sekve estas inter la tri tutmonde plej grandaj flugkompaniaj aliancoj.
Membroj
redaktiEn la alianco laŭ la stato de aŭgusto 2010 membras la sekvaj flugkompanioj.
kompanio | ŝtato | aliĝdato | milionoj da pasaĝeroj po jaro[1] |
---|---|---|---|
American Airlines | Usono | 1-a de februaro 1999 | 111,8 |
British Airways | Britio | 1-a de februaro 1999 | 33,1 |
Cathay Pacific | Honkongo | 1-a de februaro 1999 | 25,0 |
Finnair | Finnlando | 1-a de septembro 1999 | 8,3 |
Iberia | Hispanio | 1-a de septembro 1999 | 32,5 |
Japan Airlines | Japanio | 1-a de aprilo 2007 | 52,9 |
Línea Aérea Nacional (LAN) | Ĉilio | 1-a de junio 2000 | 13,2 |
Malév | Hungario | 1-a de aprilo 2007 | 3,1 |
Mexicana de Aviación | Meksiko | 10-a de novembro 2009 | 11,7 |
Qantas Airways | Aŭstralio | 1-a de februaro 1999 | 29,5 |
Royal Jordanian | Jordanio | 1-a de aprilo 2007 | 2,6 |
Kandidatoj por aliĝo
redaktiLa aliĝoj de la sekvaj flugkompanioj al la alianco estas deciditaj: la entreprenoj post integriga fazo iĝu plenaj membrokompanioj de la alianco.
kandidato | ŝtato | aliĝdato | milionoj da pasaĝeroj po jaro |
---|---|---|---|
S7 Airlines | Rusio | planata por 2010[2] | 6,1 milionoj |
Kingfisher | Barato | planata por 2011[3] | - |
Air Berlin | Germanio | planata por komenco de 2012[4] | 27,9 milionoj |
Krome la ĉina kompanio Hainan Airlines esprimis intereson pri aliĝo al la alianco.[5] La aliĝpeton subtenas la membrokompanio Cathay Pacfic.[6] Hainan Airlines jam havas kunlaborajn kaj biletointerŝanĝajn kontraktojn kun la kompanioj Malév kaj Air Berlin. Dato por aliĝo tamen ankoraŭ ne konatas laŭ la stato de septembro 2010.
Strukturaj datumoj
redaktibazaj datumoj pri la alianco | |
---|---|
fondojaro | 1999 |
ĉiutagaj flugoj | 9 300 (2010) |
alflugataj ŝtatoj | 142 (2010) |
alflugataj flughavenoj | 736 (2010) |
"venditaj pasaĝeraj kilometroj" (RPK) | 1711,4 miliardoj (2006) |
pasaĝeroj po jaro | 321,3 milionoj (2006) |
dungitoj | 263 350 (2006) |
aviadiloj | 2 401 (2010) |
Notoj
redakti- ↑ "oneworld at a glance statistics" ("unurigarda statistiko pri oneworld, dokumento en formato PDF, stato 26-a de majo 2009). Arkivita el la originalo je 2012-01-14. Alirita 2010-09-02 .
- ↑ Rusia kompanio S7 membriĝos en la alianco oneworld en 2010 (germane) Arkivigite je 2009-05-30 per la retarkivo Wayback Machine 26-a de majo 2009
- ↑ Kingfisher membriĝos en la alianco oneworld (germane) 23-a de februaro 2010
- ↑ Air Berlin alstrebas plenan membrecon en la alianco oneworld ĝis 2012 (same germane) 27-a de julio 2010
- ↑ Oneworld left hanging after China Eastern decision 16-a de marto 2010
- ↑ Hainan Airlines seeking to join alliance 9-a de junio 2010