Onsen (japane 温泉, sur mapoj aŭ ŝildoj ofte 湯 aŭ ゆ (yu, varmega akvo) aŭ ♨) estas la japana nomo de termofonto. Kutime onsen estas publika banejo (sentō), kiu ricevas akvon el natura termofonto.

La plej ofta simbolo indikanta proksiman onsen.
Subĉiela onsen en Ŭakajama

Ecoj redakti

Ĉar tuta Japanio situas en vulkane aktiva regiono, onsen-oj troviĝas preskaŭ ĉie en Japanio. La plej sudaj estis instalitaj en Tajvano dum la kolonierao. Urboj kun multaj bonaj onsen-oj estas kuraclokoj (japane: hoyōchi 保養地) laŭ okcidenteŭropa modelo; ili estas rekoneblaj pro la al la nomo aldonita "-onsen".

La plej multaj onsen-oj havas subĉielajn basenojn, kontraŭe al Sento, la akvo estas el vulkana fonto, sed povas esti hejtigita. Multaj onsen-oj havas aldonitajn instalaĵojn, homfaritajn akvofalojn, masaĝejojn, saŭnojn, ktp. Tamen kelkaj, kiel Tsuru-no-Yu en Akita konservis la devenan econ sen aldonaĵoj. Pro la granda kvanto de mineraloj enakvaj, onsen-oj estas konsiderataj sanigaj kaj kuracigaj, sed eblas ankaŭ ke mineraloj estas aldonitaj al la diversaj basenoj de onsen.

Fontoj, kiuj estas tiom varmegaj, ke ne eblas bani sin, estas nomitaj Jigoku (infero).

Famaj onsen-oj redakti

Kultura rolo redakti

La baneja kulturo, kaj tial ankaŭ onsen, havas gravan rolon en la japana kulturo, ĉefe por malstreĉo post laboro. Kiel ĉe sentō, oni lavas sin ĝisfunde antaŭ ol enakviĝi en onsen-on. Tradicie la tuta vilaĝanaro banis sin nude kaj kune sen distingo de seksoj, sed tio ŝanĝis dum la Meij-restarigado. Ankoraŭ nun ekzistas kelkaj malmultaj onsen-oj en kiuj viroj kaj virinoj nude kune sin banas. Publike videblaj kaj pli novaj onsen-oj postulas bankostumojn, sed en normalaj onsen-oj ili estas nedezirataj.

Onsen-etiketo redakti

 
Hakone 1811

Tatuoj estas malpermesitaj en multaj onsen-oj kaj ankaŭ Sentōj. Tio celas ĉefe anoj de krimorganizaĵoj, ĉar ĝis nun en Japanio tatuo estis uzita de tiu medio.

Onsen-oj estas en Japanio malstreĉigaj lokoj, kie la strikta etiketo, kiu regas la socian vivon estas malstriktita kaj hierarkioj nivelitaj. En onsen dungito ŝvitas apud firmaa ĉefo. Tamen malofte firmaa grupo vizitas onsen kune, kutime temas pri amikoj, familioj, paroj, kiu ĝin vizitas kune. Oni alte aprezas silenton, sed mallaŭta diskuto eblas. Ankaŭ okazas, ke fremduloj ekdiskutas, por kio okazoj maloftas en la cetera vivo.

Antaŭ la banejo estas ejo por ŝanĝi veston kaj kie la vestaĵoj estas metitaj en korbon aŭ ŝranketon. Necesas malgranda mantuko, kiun oni uzas por forviŝi ŝviton surfruntan, ĝi ankaŭ povas utili por kaŝi seksajn regionojn aŭ tatuojn. Antaŭ ol eniri la akvon oni prenas malgrandan benketon kaj ujon kaj iras al muro, kie troviĝas multaj lavlokoj kun varma kaj malvarma akvo. Tie oni duŝas sin sidante sur la benketo aŭ surverŝas la akvon per la ujo.

Tiel purigita oni rajtas eniri la banbasenon. Ĉar la akvo kutime estas varmega, oni restu tie ne tro longe (kaj ne provu starigi rekordojn). Antaŭ ol enakviĝi estus bone testi la temperaturon per piedo. Svenemo post tro longa varmega banado estas nomitaj japane yu-atari (湯中り).

Kelkaj onsen proponas post la banado ejon por malstreĉiĝo, kie oni povas vestita de yukata kaj sidante sur zabuton trinki bovlon de teo.

Medicinaj efikoj redakti

Simila al saŭno, hamam, banjavaporbano la restado en onsen efikas pozitive al bonfarta sento. La sangocirkulado de la haŭto estas stimulita kaj la pliaĝiĝo de la haŭto malplirapidigita. Muskolaj streĉoj estas neniigitaj.

Homoj, kiuj suferas inflamojn, infektajn malsanojn, cirkuladajn malsanojn, trombonvarikojn, nenial vizitu onsen-on, saŭnon, banja-on, hamam-on aŭ vaporbanon.

Eksteraj ligiloj redakti