Ontinyent, kaj Onteniente en la hispana, estas hispana municipo kiu apartenas al Valencia Komunumo kaj lokas en sudokcidento de provinco Valencio. Tiu surhavas 125,43 km2 kaj estis loĝejo de 36,671 personoj en 2020.[2]

Ontinyent
urbeto
Urbdomo de Ontinyent
municipo en Hispanio • loĝloko • municipo de Valencilando
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Valencia Komunumo
Provinco Provinco Valencio
Komarko La Vall d'Albaida
Supermara alteco 353 m s. m.
Koordinatoj 38° 49′ 22″ N 0° 36′ 23″ U / 38.82278 °N, 0.60639 °U / 38.82278; -0.60639 (mapo)
Areo 125,43 km² (12 543 ha)
Loĝantaro 35 761 (2020)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 46870[1]
ISO 3166-2:ES ES-A
Ontinyent (Hispanio)
Ontinyent (Hispanio)
DEC
Situo de Ontinyent enkadre de Hispanio
Ontinyent (Valencilando)
Ontinyent (Valencilando)
DEC
Situo de Ontinyent enkadre de Provinco Valencio
Vikimedia Komunejo: Ontinyent
Retpaĝo: http://www.ontinyent.es/
Map
vdr

Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj estis nur ĉirkaŭ 11 000 loĝantoj. Poste oni preskaŭ triobligis la loĝantaron ĝis ĉirkaŭ 30 000 loĝantoj fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcentoj.

La ekonomio de Ontinyent dependis ĉefe de la tekstila industrio, kun grandaj entreprenoj kiuj laŭlonge de la jaroj estis referenco kaj en Hispanio kaj eksterlande: ATRIVM, Manterol, Colortex, Paduana, Revert, Tejidos Reina, "Textils Mora, SAL", "Mopatex", estas kelkaj ekzemploj. Tamen, krizo de la sektoro okazis en la regiono kaj en tiu urbo fermiĝis grandaj entreprenoj kiel "textil Paduana" kaj la fabriko de Joaquín Torró, kaj ankaŭ multaj aliaj kuj dependis de la tekstila sektoro.

Ponto Santa María.

La agrikulturo estis ĉiam konsiderata grava sektoro. Gravas la forstado de pinoj kaj menciindas odorherboj kiel timiano, rosmareno kaj genistoj. La kultivoj kiuj okupas la valojn estas jenaj: vitoj, olivarboj, karobarboj, migdalarboj, cerealoj kaj fruktarboj.

Referencoj redakti