Ooststellingwerf

municipo en Frislando, Nederlando
ISO

Ooststellingwerf (52° 59′ N 6° 18′ O / 52.983 °N, 6.300 °O / 52.983; 6.300 (mapo)) estas municipo en la nederlanda provinco Frislando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 25 464 loĝantoj sur areo de 226,11 kvadrataj kilometroj, de kiu 1,32 km² akvo, kio rezultigas loĝdenson de 113 loĝantoj/km².

Municipo Ooststellingwerf

Flago de la municipo Ooststellingwerf

Blazono de municipo Ooststellingwerf

Flago de la municipo Ooststellingwerf Blazono de municipo Ooststellingwerf
Situo de la municipo Ooststellingwerf
former grietenij • nederlanda municipo
Provinco Frislando
Ĉefloko Oosterwolde
Areo
 - Tero
 - Akvo
226,64 km²
225,32 km²
1,32 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
25 464 (komence de 2021)
113 loĝ./km²
Geografia situo 52° 59′ N, 6° 18′ O (mapo)52.9833333333336.3Koordinatoj: 52° 59′ N, 6° 18′ O (mapo)
Ooststellingwerf (Nederlando)
Ooststellingwerf (Nederlando)
DEC
Ooststellingwerf
Ooststellingwerf

Map

Gravaj trafikaj arterioj N381, N351, N380
CBS-municipokodo 0085
Telefona kodo 0516
Poŝtkodo 8421–8435
Oficiala retejo http://www.ooststellingwerf.nl/
vdr

Ooststellingwerf kune kun Weststellingwerf estas parto de la Stellingwerven. Kvankam la municipo situas en Frislando, oni ĉefe parolas la nederlandan lingvon. Krom tio granda parto de la loĝantoj parolas la regionan dialekton Stellingwerfs, sed en la stratoj oni nur malofte aŭdas Stellingwerfs.

La municipo situas ĉe la limo kun la provinco Drenthe; en la limregiono, sudoriente de Appelscha situas la nacia parko Drents-Friese Wold, kie estas vastaj arbaroj kaj sablodisbloviĝejo, kiu nomiĝas AekingerzandKale Duinen (kalvaj dunoj). La plej alta punkto de la municipo estas la pinto de la Bosberg (arbarmonto) ĉe 26,6 m super marnivelo. Je la norda flanko de la municipo, inter Appelscha kaj Veenhuizen situas la naturregiono Fochteloërveen (torfmarĉejo de Fochteloo).

Vilaĝoj redakti

Nombro da loĝantoj je la 1-a de januaro 2006:

Nederlanda nomo Stellingwerfsa nomo Frisa nomo Loĝantoj
Oosterwolde Oosterwoolde Easterwâld 9836
Appelscha Appelsche Appelskea 4953
Haulerwijk Haulerwiek Haulerwyk 3309
Donkerbroek Donkerbroek Donkerbroek 1876
Oldeberkoop Berkoop Âldeberkeap 1550
Makkinga Makkinge Makkingea 1039
Waskemeer Waskemeer Waskemar 867
Elsloo Else Elslo 649
Haule De Haule De Haule 611
Fochteloo De Fochtel De Fochtel 449
Ravenswoud Raevenswoold Ravenswâld 419
Langedijke Langedieke Langedike 293
Nijeberkoop Ni'jberkoop Nijeberkeap 274

Vilaĝetoj redakti

Krom ĉi tiuj vilaĝoj en la komunum troviĝas jenaj vilaĝetoj:

Naturareoj redakti

  • Fochtelooërveen (Fochtelervene)
  • Delleburen (Delleboeren)

Evoluo de la nombro da loĝantoj redakti

  • 2006 - 26.125
  • 2005 - 26.491
  • 2004 - 26.683
  • 2003 - 26.760


Provinco Frislando  
Achtkarspelen | Ameland | Dantumadiel | De Fryske Marren | Dongeradeel | Ferwerderadiel | | Harlingen | Heerenveen | Kollumerland c.a. | Leeuwarden | Ooststellingwerf | Opsterland | Schiermonnikoog | Smallingerland | Súdwest-Fryslân | Terschelling | Tytsjerksteradiel | Vlieland | Waadhoeke | Weststellingwerf
Nederlando | Provincoj | Municipoj