Opština Ilinden

komunumo de Norda Makedonio

Opština Ilinden (makedone Општина Илинден) estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Ĝi situas en Skopjo regiono en la nordo de la lando. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 17 435 homoj[1][2] sur areo de 97,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 180 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Ilinden.

Opština Ilinden
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Skopjo
Poŝtkodo 1041
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 435  (2021) [+]
Loĝdenso 180 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 21° 35′ O (mapo)41.9921.58Koordinatoj: 41° 59′ N, 21° 35′ O (mapo) [+]
Alto 318 m [+]
Areo 97,02 km² (9 702 ha) [+]
Opština Ilinden (Nord-Makedonio)
Opština Ilinden (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Ilinden
Opština Ilinden
Situo de Opština Ilinden

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ilinden Municipality [+]
vdr
Opština Ilinden

Loko, priskribo redakti

La suma areo estas 97,02 km². Ĝi kuŝas oriente de la rivero Vardar sur alteco de ĉirkaŭ 220 m ĝis preskaŭ 490 m en la norda landoparto.

La komunumo konsistas eltute el 12 vilaĝoj, kiuj estas:

Ilinden (Илинден) | Ajvatovci (Ајватовци) | Bujkovci (Бујковци) | Bunardjik (Бунарџик) | Marino (Марино) | Bučinci (Бучинци) | Deljadrovci (Дељадровци) | Kadino (Кадино) | Mralino (Мралино) | Tekija (Текија) | Miladinovci (Миладиновци).

Laŭ la censo en 2002 en la komunumo vivis:

  • Makedonoj = 13,959 (87.8%)
  • Serboj = 912 (5.7%)
  • Romaoj= 428 (2.7%)
  • Albanoj = 352 (2.2%)

Trapasas la komunuman teritorion la aŭtovojo A1. Ĝi ligas la ĉefurbon Skopjo kun la urbo Kumanovo kaj kondukas pli norden al Serbio. Paralele kun ĝi funkcias ankaŭ fervoja linio.

La Internacia Flughaveno Skopjo, nomata "Aleksandro la Granda", estas konstruita sur la teritorio de la komunumo.

Najbaraj municipoj estas:

Opština Aračinovo en la nordo, Opština Kumanovo en la oriento, Opština Petrovec en la sudo kaj Opština Gazi Baba en la okcidento.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Илинден en la makedona Vikipedio.