Opština Vrapčište

Opština Vrapčište estas unu el 80 komunumoj en Norda Makedonio. En 2002 vivis ĉi tie 25 399 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Vrapčiště.

Opština Vrapčište

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 1238 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 20° 52′ O (mapo)41.8320.86Koordinatoj: 41° 50′ N, 20° 52′ O (mapo) [+]
Alto 1 017 m [+]
Areo 157 km² (15 700 ha) [+]
Situo de Opština Vrapčište

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Vrapčište Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
OPština Vrapčište

Loko, priskriboRedakti

 
Vilaĝo en la Opština Vrapčište

Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la Polog regiono. Ĝia areo estas 157,98 km2. La plej granda parto de ĝi situas en la montoj, en la okcidento de Nacia Parko Shar Planina. La alteco ĉi tie atingas pli ol 2600 m. De la montoj, de okcidento ĝis oriento, fluas la rivero Mazdrača.

La oriento de la komunumo situas en la malaltebenaĵo de la rivero Vardar. La alteco ĉi tie estas 500 - 600 m. La vojo n-ro R1206 kaj la aŭtovojo A2 / E65 de Tetovo al Gostivar pasas tra la orienta parto, en la direkto de nordo al sudo. Samtempe ekzistas ankaŭ fervoja linio.

La komunumo konsistas el entute 15 vilaĝoj:

Vrapčište, Dobri Dol, Galate, Gorjane, Gradec, Ǵurǵevište, Kalište, Lomnica, Negotino, Novo Selo, Požarane, Senokos, Toplica, Vranovci, Zubovce

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Bogovinje en la nordo, Opština Brvenica en la oriento, Opština Gostivar en la sudo. En la okcidento, la limo kun Kosovo pasas.

Ĉirkaŭ Opština Vrapčište
Bogovinje
Kosovo   Brvenica
Gostivar

LoĝantaroRedakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis tie albanoj (83,1%), turkoj (12,3%), makedonoj (4,1%).

Religio ĉirkaŭ 95,5% islamanoj.

ReferencojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Врапчиште en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

Kategorio:Komunumo de Nord-Makedonio