Opcio signifas en ekonomio derivitan financ-operacion (tiel nomatan derivaĵon. Per opcio oni ricevas la rajton, valorpaperon aŭ produkton aĉeti aŭ vendi je antaŭe interkonsentita prezo - se okazis certaj kondiĉoj. Do, ne „nepras” aĉeti aŭ vendi, oni povas opcion ankaŭ lasi malvalidiĝi. Pro tio oni nomas opcion ankaŭ „kondiĉita” templima operacio. Opcion oni ne konfuzu kun la plej ofte simile konstruita opcipapero.

Ecoj de opcioj ĝenerale redakti

La aĉetanto akiras la rajton, sed ne la devon,

  • dum fiksita tempo (kontrakta daŭro, vivlonga daŭro)

ĉe usonaj opcioj

  • aŭ ĉe la fino de la daŭro ĉe la plenuma dato ĉe eŭropaj opcioj

plenumi la opcioj.

En la kazo de plenumo de la opcio li ricevas la sciigon de elpagosumo, kiu povas esti influata de ĉiaj eblaj faktoroj.

La vendanto difinas precizege, kiom alta estas la elpagosumo sub kiaj kondiĉoj.

Ecoj de normaj opcioj redakti

La normaj opcioj, ankaŭ nomataj „Plain Vanilla Options”, estas vend-opcioj (angle: put-options) kaj aĉet-opcioj (angle: call-options), de usona kiel eŭropa speco.

La aĉetanto akiras la rajton, sed ne havas la devon,

  • dum fiksita tempodaŭro (kontrakta daŭro, vivlonga daŭro)

ĉe usonaj opcioj

  • aŭ ĉe la fino de la daŭro ĉe la plenuma dato ĉe eŭropaj opcioj

certan kvanton de aĵo (baza valoro), de Underlyingunderlaying asset), je antaŭe fiksita prezo plenuma prezo aŭ frapo-prezo)

La vendanto ricevas la aĉetprezon de la opcio. En la kazo de plenumo li estas devigata, aĉeti (put) respektive vendi (call) la bazan valoron je antaŭe difinita prezo.

Modelo Black-Scholes redakti

En la jaro 1973 la usonaj sciencistoj Fischer Black kaj Myron Scholes publikigis preskaŭ samtempe kun Robert C. Merton en du sendependaj artikoloj metodojn por preciza difino de la "vera" valoro de opcio. Scholes kaj Merton ricevis 1997 la premion de la Sveda Imperia Banko pri Ekonimiaj sciencoj memore al Alfredo Nobel, ofte nomata Nobel-premio pri ekonomio, "pro nova metodo de difino de la valoro de derivaĵoj", la modelo Black-Scholes. Black jam ne povis akcepti la premion, ĉar li forpasis en aŭgusto 1995.