Opel Blitz
Opel Blitz
Produktanto:Opel
Longo:6.1 m
Larĝo:2.26 m
Alto:2.02 m
Maso:5800 kg
Ŝarĝokapablo:3305 kg
Povumo:75 ĈP
Motoro:Benzina, 4-takta, 6-cilindra, V-simila
Rapidumskatolo:Mekanika, 5-ŝtupa
Rapido sur ŝoseo:90 km/h
Provizo de movo sur ŝoseo:320 km
Provizo de movo en vojmanko:230 km

Opel Blitz (germane Blitz – fulmo) estas germana kamiono de firmao Opel, kies fruaj modeloj estis aktive uzitaj de Wehrmacht dum Dua mondmilito.

Historio redakti

Estis kelkaj generacioj, kiuj diferencis per dizajno kaj konstrukciaĵo, en la jaroj:

  • 1930—1954
  • 1952—1960
  • 1960—1965
  • 1965—1975

Oni komencis fabrikadon de ĉi tiuj aŭtomobiloj en aprilo 1937 kaj daŭrigis ĝin ĝis 1944. Eble, tiu ĉi kamiono estis la plej fabrikita en Nazia Germanio. Dum jaroj de fabrikado la germana industrio elfaris 82356 kamionojn de ĉi tiu marko. Oni ellasis Opel Blitz en du variantoj:

  • Opel Blitz 3.6-36
  • Opel Blitz 3.6-36S (kodo “S” signifis norman ĉasion kun malantaŭa transmisio)

Wehrmacht aktive uzis Opel Blitz, ĉar la germana armeo bazis sin ĝuste sur la rada tekniko. Por ekipado de unu infanteria divizio oni bezonis ĉirkaŭ 500 tiajn aŭtojn, kaj motora aŭ malpeza divizio bezonis 1600-1800 aŭtojn. Oni ankaŭ kreis specialajn aŭtojn sur bazo de ĉi tiu aŭtomobilo: aŭton de medicina servo, aŭton de komunika servo kaj aliaj.

Variantoj de aŭtoj sur bazo de Opel Blitz redakti

Dum la milito oni kreis sur bazo de Opel Blitz multon da specialaj ĉasioj, inkluzive multefunkciaj furgonoj, fuelprovizaj aŭtoj, aŭtobusoj kaj inĝeniera tekniko.

Kelkaj specialaj furgonoj redakti

 
Opel Blitz (1965-1975)
  • Kfz. 31 armea sanitara furgono
  • Kfz. 62 moviĝema presejo (unu el varioj)
  • Kfz. 81 malpeza aŭto de aerdefendaj trupoj
  • Kfz. 91 fuma aŭto
  • Kfz. 305/1 aŭto pri telegrafa komuniko
  • Kfz. 305/3 aŭto pri teletajpa komuniko
  • Kfz. 305/10 konduko de telefonaj lineoj
  • Kfz. 305/11 testo de telefonaj lineoj
  • Kfz. 305/15 moviĝema radiosendilo
  • Kfz. 305/16 aŭto pri radiokomuniko
  • Kfz. 305/21 aŭto pri radiolokigo
  • Kfz. 305/22 aŭto pri radiobirado
  • Kfz. 305/23 moviĝema radioricevilo
  • Kfz. 305/25 radiomasto
  • Kfz. 305/26 radiosondilo
  • Kfz. 305/29 radionavigado
  • Kfz. 305/39 komandejo
  • Kfz. 305/41 kalibrado de iloj
  • Kfz. 305/42 testo de radiokomuniko
  • Kfz. 305/43 lukto kontraŭ ĵamoj
  • Kfz. 305/60 testo de veturilaj iloj
  • Kfz. 305/62 konservado de karoserioj
  • Kfz. 305/64 konservado de motoroj
  • Kfz. 305/65 meteologio
  • Kfz. 305/67 riparo de motoroj
  • Kfz. 305/69 testo de stirila direktado
  • Kfz. 305/70 provizejo de paraŝutoj
  • Kfz. 305/73 staba aŭto
  • Kfz. 305/74 aŭto de mastruma administrejo
  • Kfz. 305/75 vestejo
  • Kfz. 305/76 ambulatorio
  • Kfz. 305/77 kantino
  • Kfz. 305/78 kuirejo kun elektra fornelo
  • Kfz. 305/80 konservado de armiloj
  • Kfz. 305/83 riparo de aviadaj maŝinoj
  • Kfz. 305/84 provizejo de rezervaj detaloj
  • Kfz. 305/85 testo de hidraŭlikaj sistemoj
  • Kfz. 305/86 stomatologia kabineto
  • Kfz. 305/88 radioskopia kabineto
  • Kfz. 305/90 fotejo
  • Kfz. 305/93 purigo de akvo
  • Kfz. 305/96 sensaligo de akvo
  • Kfz. 305/98 flegado kaj konservado de oksigena aparataro
  • Kfz. 305/99 konservado de oksigena aparataro
  • Kfz. 305/100 radara navigado
  • Kfz. 305/105 aŭto por muntado kaj veldo
  • Kfz. 305/106 aŭto por hidraŭlikaj kaj seruristaj laboroj
  • Kfz. 305/107 mekanika laborejo
  • Kfz. 305/108 elektra laborejo
  • Kfz. 305/115 laborejo por meblistoj kaj ĉarpentistoj
  • Kfz. 305/117 moviĝema forĝejo
  • Kfz. 305/118 aŭtomekanika laborejo
  • Kfz. 305/120 veturilo por aŭtomekanikistoj
  • Kfz. 305/122 aŭto pri malinfekto
  • Kfz. 305/124 aera kompresoro
  • Kfz. 305/125 veturilo por aviadaj mekanikistoj
  • Kfz. 305/126 aviada startigilo
  • Kfz. 305/128 incendia pumpilo
  • Kfz. 305/130 flegado de raketa tekniko
  • Kfz. 305/131 flegado de aviadaj armiloj
  • Kfz. 305/135 flegado de mekanika tekniko
  • Kfz. 305/136 flegado de motoroj
  • Kfz. 305/137 aviada laborejo
  • Kfz. 317 transportado de oksigeno
  • Kfz. 345 incendia aŭto
  • Kfz. 346 transportado de incendiaj tuboj
  • Kfz. 385 fuelproviza aviada aŭto

Eksteraj ligiloj redakti