Operaco Infatuate estis la kodnomo uzata por brit-kanada operaco dum la Dua Mondmilito por malfermi la havenon de Antverpeno, Belgio, al la navigacio kaj tiel liveri logistikajn rimedojn. Ĝi okazis de la 1a al la 8a de novembro 1944.

Britaj ataktrupoj en Walcheren avancantaj ĉe Flushing, 1a de novembro 1944.

La operaco estis parto de pli ampleksa Batalo de la rivero Skeldo kaj konsistis en du atakaj surteriĝoj el la maro fare de la 4a Speciala Servobrigado kaj la 52a Divizio. Samtempe la 2a Kanada Infanteria Divizio trudis trapason de la ŝoseo al la insulo Walcheren. La Aliancanoj perdis 1473 homojn, enkalkulinte kaj mortintojn kaj vunditojn, dum germanoj perdis 1200. Krome 2900 germanoj estis kaptitaj.

Bibliografio redakti

  • Walcheren 1944, Storming Hitler's island fortress; Richard Brooks. Osprey Campaign Series #235; Osprey Publishing. 2011. ISBN 978-1-84908-237-2